Albreĥto la 2-a (Sankta Romia Imperio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
FORIGO DE STULTECO: dukolando
Linio 9:
Antaŭ [[1422]] okazis lia geedziĝo al Elizabeto Luksemburga. Elizabeto estis unusola filino de imperiestro [[Sigismundo la 1-a]] kaj heredontino de la [[luksemburga dinastio|luksemburga]] imperio. En [[1422]] Sigismundo konfidis al li la administradon de la [[Margraflando Moravio]]. La [[12-a de aprilo|12-an de aprilo]] de [[1432]] naskiĝis filino Anno, en [[1435]] filo Georgo (li mortis samjare), en [[1436]] filino Elizabeto (edzo [[Kazimiro la 4-a (Pollando)|Kazimiro la 4-a]] Jagelono).
 
La [[27-a de decembro|27-an de decembro]] de [[1437]] li estis de katolika nobelaro elektita kiel ĉeĥa reĝo, sed [[Jan Hus|husana]] parto elektis kiel ĉeĥa reĝo la polan reĝon Kazimiron la 4-an. La [[1-a de januaro|1-an de januaro]] de [[1438]] li estis elektita kiel romia reĝo Albreĥto la 2-a. Al tiu ĉi dato li ankaŭ oficiale ekregis en la luksemburga ŝtatgrupo. Tiutempe la luksemburga imperio atingis la plej grandan grandecon. Albreĥto fariĝis reĝo hungara, sed batalo prepariĝis je la ĉeĥa krono. Proksimume tiutempe DukolandoDuklando luksemburga ĉesis esti parto de landoj de Reĝlando ĉeĥa. La [[21-a de januaro|21-an de januaro]] de [[1438]] en [[Prago]] estis subpremita ribelo kontraŭ habsburga reĝo. En [[1438]] Albreĥto devis alfronti ampleksan kamparanan ribelon en [[Hungario]]. La [[13-a de junio|13-an de junio]] de [[1438]] Albreĥto Habsburgo veturis en Pragon kaj de tie li ekiris [[Silezio]]n, kien komenciĝis koncentriĝi soldataro de Kazimiro la 4-a. Sed tiu havis tiutempe problemojn en [[Pollando]] kaj tial li kapitulacis la batalon kaj li revenis [[Krakovo]]n. Albreĥto estis post tio agnoskita kiel reĝo ankaŭ en la ceteraj landoj de Reĝlando ĉeĥa.
 
La [[27-a de oktobro|27-an de oktobro]] de [[1439]] Albreĥto la 2-a neatendite mortis je [[disenterio]] en la aĝo de kvardek du jaroj. Post kvar monatoj post tio anstataŭigis lin lia sekvanto [[Ladislao la 1-a]], kio ŝanĝis nenion en fakto, ke en [[Bohemio]] kaj Hungario venis por kelke da jaroj senregado. Elizabeto Luksemburga kiel romia, ĉeĥa kaj hungara reĝino-vidvino transloĝiĝis en Hungarion, kie [[Johano Jiskra]] el [[Brandýs nad Labem|Brandýs]] defendis ŝiajn interesojn. En Bohemio vivis en siaj urboj reĝino romia kaj ĉeĥhungara reĝino-vidvino Barboro Ceja (vidvino post imperiestro [[Sigismundo la 1-a]]). Albreĥto la 2-a apartenis inter tiujn regintojn, kiuj estis ne nur kapablaj regantoj, sed ankaŭ viroj, kiuj klopodis vivi honore kaj morale.