Krucmilitoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
EfrinEfrin (diskuto | kontribuoj)
FORIGO DE STULTECO: dukolando
Linio 64:
Sur la teritorioj okupitaj fare de la krucistoj estiĝadis senjorlandoj de krucistoj, kiuj decidiĝis resti en Sankta lando. Tiuj ĉi senjorlandoj estis konstruataj en stilo de [[okcidenta Eŭropo|okcidenteŭropa]] [[feŭdismo]] kaj ĉefan rolon ludis en ĝi la loĝantoj, kiuj anonciĝis al la okcidenta konfesio, monofizistoj, la orientaj ortodoksistoj, sed la islamanoj nombre superis kaj ili estis de la krucistaj regantoj tolerataj.
 
Post la unua krucmilito estiĝis kvar la plej signifaj [[krucistaj ŝtatoj]] en [[Levantenio]], nome [[Graflando de Edessa]], [[Antioĥa princlando]], [[Graflando de Tripolo]] kaj [[Jerusalema reĝlando]]. La regantoj de tiuj ĉi ŝtatoj kondutis kiel suverenaj [[reĝo]]j, spite al diversaj feŭdaj ĵuroj kaj ofte ili batalis kontraŭ la [[turkoj]], [[bizanca imperio]] kaj inter si. Post la tria krucmilito sur la okupita [[Kipro]] estis establita fare de la eksa jerusalema reĝo [[Guy de Lusignan]] [[Kipra reĝlando]], kiu en pli postaj tempoj kreis kun Jerusalemo kaj Malgranda Armenio union. Post la kvara krucmilito kaj per la konkero de bizanca imperio fare de la krucistoj estiĝis en [[Grekio]] pluaj kvar krucistaj ŝtatoj, el kiuj la plej grava estis [[Latina imperio]] kaj de ĝi formale dependa [[Aĥaja princlando]], [[Atena dukolandoduklando]] kaj [[Tesalonika reĝlando]]. Pluajn teritoriojn, precipe insulojn, konkeris por si [[Venecio|venecianoj]], kie [[Marco Sanudo]], la nevo de [[doĝo]] [[Enrico Dandolo]], fondis [[DukolandoDuklando Neksos|DukolandonDuklandon Neksos]] aŭ [[Ordeno de Johanitoj]], kiu post la falo de la levanteniaj ŝtatoj ekloĝis sur insulo [[Rodiso]]. [[Ordeno de germanaj kavaliroj]], kiu jam en Sankta lando tiel ne realiĝis kiel [[johanitoj]] kaj [[templanoj]], akiris per bataloj por si post la apeloj de papo proprajn teritoriojn en [[Baltio]], kie ĝi batalis kontraŭ [[pagano]]j kaj ankaŭ kontraŭ [[herezo|herezulaj]] [[ortodoksismo|ortodoksaj]] rusaj princoj.
 
=== La dua krucmilito ===