Opero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 32:
 
Vidu [[Operejo#Kelkaj operejoj|liston de operejoj]].
 
==Kelkaj operoj==
[[Dosiero:Aida cast - cropped.jpg|thumb|400px|Duaakta sceno de triumfo en '''Aida''']]
'''[[Aida]]''' estas [[opero]] de [[Giuseppe Verdi]], kun kvar aktoj, el libreto de Camille de Locle, laŭ rakonto de [[Auguste Mariette]], unue prezentiĝis la [[24-a de decembro]] [[1871]] en [[Kairo]]. Origine ĝi devis prezentiĝi okaze de la inaŭguro de la [[Sueza Kanalo]] la [[16-an de novembro]] [[1869]], sed ĉar Verdi ricevis la libreton malfrue, la kanalon malfermis lia ''Rigoletto''. Malgraŭ la kelkaj grandegaj scenaĵoj, kiel la fama parado kun trumpetoj, tiu opero, kies muzika partituro estas tre rafinita, rompas kun la romantika opera tradicio, kaj limigas la parton de la grandaj arioj. ''Aida'' estas la plej populara kaj la plej prezentata el la operoj de Verdi. Parto de ties populareco devenas el la ripeta uzado de ario por [[nupto]]j en multaj landoj.
 
'''[[La barbiro de Sevilo]]''' (itale ''Il barbiere di Siviglia'') estas komika opero verkita de [[Gioachino Rossini]]. La libreton skribis Cesare Sterbini kiel adaptigo de la teatraĵo ''Le Barbier de Seville'' de [[Pierre Augustin Caron de Beaumarchais]]. La kompleta titolo estas ''Il barbiere di Siviglia ossia L’inutile precauzione'', «La barbiro de Sevilo aŭ la senutila singardo». [[Sevilo]] fine de la 18a jarcento. Grafo Almaviva kostumite kontaktas lian adoratinon Rosina, unufoje kiel drinkita militisto, aliafoje kiel muzikinstruisto. La maskiĝo havas du kialojn: Unue, certigi, ke ŝi ne ekamas lin pro lia titolo. Due, trompi la avidan D-ron Bartolo, kiu ankaŭ intencas edziĝi kun la riĉa Rosina, lia zorgato.
 
'''[[Carmen]]''', en esperanto ''Karmeno'', estas persono simbolanta pasian hispaninon. Ŝi diskoniĝis per kvarakta opero de [[Georges Bizet]], libreto de Henri Meilhac kaj Ludovic Halevy laŭ la samtitola novelo de [[Prosper Mérimée]]. Ĝi popularigis en Eŭropo la klinon al hispanaj temoj kiel prototipo de romantikismo. ''Karmen''' estas la plej fama el la francaj operoj, kaj la plej ludita el ĉiuj operoj. ''Karmen''' situas inter la opereto kaj la [[tragedio]], enhavanta ĉion kio estas ŝatata de la ĝenerala publiko: ĝojaj ritmoj, dancaj muzikoj, facile memoreblaj arioj, k.t.p. Sed tiu leĝereco estas subtenita de serioza temo pri pasia tragedio kiun nur morto solvos, kaj stila, pentranta bone komponita muziko. ''Carmen'' proksimiĝas al variaj ĝenroj sen inkludiĝi al neniu. Eble tio estas la fonto de ĝia sukceso.
 
'''''[[Nabucco]]''''' ([naBUko] mallonge por '''Nabucodonosor''', en [[Esperanto]] '''Nebukadnecaro''') estas ital-lingva [[opero]] kvarakta komponita en 1841 de [[Giuseppe Verdi]] laŭ ital-lingva [[libreto]] fare de Temistocle Solera. Tiu libreto estis bazita sur la bibliaj historioj el la [[Libro de Jeremia]] kaj el la [[Libro de Daniel]] kaj sur la teatraĵo de 1836 de [[Auguste Anicet-Bourgeois]] kaj Francis Cornue, kvankam la baleta adaptaĵo de Antonio Cortese el la teatraĵo (kun ties necesaj simpligoj), ludita ĉe [[La Scala]] en 1836, estis pli grava fonto por Solera ol la teatraĵo mem.<ref>Budden, 1973, p. 95</ref> Sub ties origina nomo ''Nabucodonosor'', la opero estis premierita ĉe La Scala en [[Milano]] la 9an de Marto 1842. ''Nabucco'' estas la opero kiu estis konsiderata kiel firmigilo de la reputacio de Verdi kiel komponisto. Li mem komentis ke "tiu estas la opero per kiu mia arta kariero reale ekas. Kaj kvankam mi havis multajn superotajn malfacilaxjojn, certe ''Nabucco'' naskiĝis sub bonasorta stelo."
 
'''''[[La geedziĝo de Figaro]]''''' aŭ (en la itallingva origina versio) '''Le nozze di Figaro''' estas [[opero]] de [[Wolfgang Amadeus Mozart]] KV-492. La [[Itala lingvo|itala]] [[libreto]] devenas de Lorenzo da Ponte kaj baziĝas sur la [[komedio]] ''La Folle Journée ou le Mariage de Figaro'' ''(La freneza tago aŭ la geedziĝo de Figaro)'' de [[Pierre Augustin Caron de Beaumarchais]] el la jaro 1778. La [[unua prezentado]] okazis la 1-an de majo 1786 en la [[Vieno|viena]] ''Burg-teatro''. La operagado okazas je la kastelo de grafo Almaviva en Aguasfrescas en la proksimo de [[Sevilo]] ĉ. 1780.
 
== Vidu ankaŭ ==