Kristijonas Donelaitis: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 40:
En la protokolo de Konstanta komisiono pri Donelaitis, kunveninta la 3an de februaro [[1966]], ni legas:
 
Dum la kunsido de la komisiono akademiano K. Korsakas informis, ke litovaj esperantistoj decidis traduki la Jaron al Esperanto. Esperantisto K.[[Klemensas Naudžius|Klemensas [Naudžius]] (1905-1973, instruisto, – V. Ŝ.]) jam plenumis laŭvortan tradukon. La literaturan tradukon povus fari la konata Esperanto-tradukisto Tomaŝ Pumpr (1906-1972), majstra tradukanto, E-akademiano, loĝanta en [[Ĉeĥoslovakio]]. Estis decidite subteni la penojn de esperantistoj kaj eldoni Donelaitis-on esperantlingve. Prizorgi, ke la Kultura ministerio pagu honorarion al K. Naudžius pro la laŭvorta traduko de la Jaro al Esperanto.
La traduko de [[Klemensas Naudžius]] ne estis publikigita. Tutsimple, laŭ aserto de Esperanto-veterano [[Antanas Mekys]], Pumpr kritikis la tradukaĵon kiel malbonstilan kaj ne taŭgan al heksametro. La akademiano diris, ke li neniam konsentus ke lia nomo figuru tie kiel redaktoro.
 
Samtempe kun [[Klemensas Naudžius|K. Naudžius]] la poemon esperantigis litova esperantisto [[Stasys Sabalis]] (1908-1963). Eble, la tutan. En [[1962]] transskribis grandan parton de Printempaj ĝojoj. Kie nun troviĝas la tradukaĵo de S. Sabalis, nesciata. En la verkaro ''El mia Esperanta skatolo'' ([[2009]]) la grandan poeton Donelaitis al la Esperanto-mondo prezentis la eminenta litova esperantisto [[Petras Čeliauskas]]. Li publikigis sian tradukon de Printempaj ĝojoj.
 
== Fonto ==