Jack Kerouac: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ŝanĝis vorton kaj korektis misliterumon
Korektis misliterumon
Linio 38:
Liaj sukcesoj en sporto ebligis al li ricevi stipendion en 1940/1941 ĉe la Columbia University en [[New York]]. Tie li vivis kun [[Allen Ginsberg]] kaj [[William S. Burroughs]], kun kiuj li formis la devenon de la "Beat Generation".
 
Post rompo de kruro Kerouac forlasis la universitaton kaj aliĝis al la komerca ŝiparo, post kiam la mararmeo estis rifuzinta lin. En [[1943]] li tamen povis aligxialiĝi al la mararmeo, sed unu jaron poste li estis maldungita pro psikaj problemoj. Liaj travivaĵoj surmaraj retroviĝas en la verko ''The Sea is My Brother''.
 
Inter siaj ŝipvojaĝoj Jack Kerouac restis ĉe siaj iamaj studkameradoj en Novjorko. Lia vivo estis plena de drogoj, seksaj aventuroj kaj vojaĝoj tra Usono, Meksiko, Norda Afriko kaj Eŭropo. La vojaĝoj formis la bazojn por liaj romanoj; lian stilon karakterizis influoj de drogoj kaj ritma, ĉiutaga lingvaĵo. Ankaŭ la muziko de [[Bebop]] donis al li gravajn impulsojn: La faman muzikiston [[Charlie Parker]] Kerouac en nekrologo nomis [[Budho]].