Klasbatalo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 1:
'''Klasbatalo''' estas ofte uzata nocio, kiu venas el la teorio de [[KarloKarl MARKSOMarx]] kaj estas uzata - ne nur de [[marksismo|marksistoj]] - por klarigi la decidajn socialajn kaj politikajn konfliktojn inter la sociaj [[socia klaso|klasoj]] (''klasaj kontraŭdiroj'') kaj priskribi la ŝanĝiĝojn de la sociaj rilatoj.
 
Laŭ la teorio de la [[dialektika materiismo]], en la klasa socio troviĝas esenca kontraŭdiro - la [[klasa antagonismo]] pro kontraŭaj [[klasinteresoj]] -, kiu esprimiĝas en konflikto inter la posedantoj de la [[laborforto]] – la tiel nomataj [[proleto]]j – kaj la posedantoj de [[produktilo]]j – la tiel nomataj [[kapitalismo|kapitalisto]]j. Ĉe tiu konflikto temas pri la tiel nomata klasbatalo.
Linio 5:
==Estiĝo de la klasbatalo==
 
Laŭ [[KarloKarl MARKSOMarx]], la ĉiama elirpunkto por la klasbatalo estas la ekonomiaj interesoj de la kapitalo, la profita rilato inter labortempo de la dungitoj kaj la elpagita salajro. La [[plusvaloro]] fontas el la diferenco inter la valoro kreita de [[laboristo]] (sur la produktilo de la kapitalisto) kaj la valoro de la produkto de la [[laborforto]]. La plusvaloro estas la elpagita salajro. El tio venas la ĉiama deziro de kapitalistoj por la pluslaboro aŭ malpli elpagenda salajro. (Plilongigo de la labortempo, malaltigo de salajro, translokigo de fabriko al malalt-salajraj landoj aŭ surloke altigo de la produktiveco.)
 
Laŭ teorioj de Markso tiu ĉiama profitpelo de kapitalistoj kondukas la proletaron al mizero kaj pro tio ili ribelas kaj venkas la kapitalismon. La komuna mizero devus unuigi la laboristaron kaj komune ŝanĝi la sociajn rilatojn per kolektivigo de la produktiloj.