Ebola malsano: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 50:
 
==Diagnozo==
Kiam diagnozo de Ebola virusa malsano suspektiĝas, estas grave konsideri la vojaĝo- kaj labor-historion, kune kun kontakto kun sovaĝaj bestoj. La diagnozon oni konfirmas per la izoligoizolo de la viruso, la detektado de partoj de RNA aŭ proteinojn de la viruso, aŭ la detektado de antikorpoj kontraŭ la viruso en la sango de homo. Izoligo de la viruso per ĉel-kultivado, detektado de la RNA per polimerazo-ĉena reago (PCR), kaj la detektado de proteinoj per enzim-ligata imunosorba analizo (ELISA) funkcias pli bone en la fruaj stadioj de la malsano kaj en la kadavroj de tiuj, kiuj mortis pro la malsano. La detektado de antikorpoj kontraŭ la viruso funkcias pli bone malfrue en la malsano kaj en tiuj, kiuj resanigas.
 
Dum epidemio, izoligo de la viruso estas ofte malfacila. La plej oftaj diagnozaj rimedoj tial estas la detektado de proteinoj per PCR kaj ELISA, kiuj estas facile fareblaj en moveblaj hospitaloj, aŭ hospitaloj en kamparaj regionoj. Filovirionojn oni povas vidi kaj detekti en kultivataj ĉelaroj per elektrona mikroskopo pro iliaj unikaj fadenaj ŝablonoj. Tamen, oni ne povas distingi inter la pluraj specoj de filovirusoj, malgraŭ kelkaj malsamecoj inter iliaj longoj.