Plantoj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 252:
Multo de homa nutrado dependas de plantoj, ĉu rekte pere de [[manĝaĵo]]j kaj [[trinkaĵo]]j konsumitaj de homoj, aŭ nerekte kiel manĝo por animaloj aŭ kiel spico de manĝoj. La scienco de [[agrikulturo]] temas kun la plantado, zorgado, nutrado, kaj rikoltado de manĝoproduktoj, kaj ludis ŝlosilan rolon en la historio de la tutmondaj civilizoj.
Homa nutrado dependas grandparte de [[cerealo]]j, aparte [[maizo]], [[tritiko]], [[rizo]], [[aveno]], kaj [[milio]]. Ampleksaj areoj de multaj landoj estas dediĉataj al la kultivado de cerealoj por loka konsumado aŭ por eksportado al aliaj landoj. [[Bruto (agrikulturo)|Brutaraj]] animaloj estas [[bovo]]j, [[porko]]j, [[ŝafo]]j, [[kapro]]j kaj [[kamelo]]j estas ĉiuj [[herbovorulo]]j; kaj manĝas ĉefe aŭ entute cerealajn plantojn. Cerealoj estas [[bazkultivaĵo]]j, kio signifas ke ili havigas [[kalorio]]jn (en formo de kompleksaj [[karbonhidrato]]j kiaj [[amelo]]) kiuj estas necesaj por ĉiutaga agado, kaj tiele formas la fondon de ĉiutaga dieto. Aliaj bazkultivaĵoj estas [[terpomo]]jn, [[manioko]]n, [[guŝo]]n, kaj [[legomo]]jn.
Homa nutraĵo inkludas ankaŭ legomojn, kiuj konsistas ĉefe el folioj kaj tigoj kiuj estas manĝataj, [[spico]]jn, kaj kelkajn fruktojn, [[nukso]]jn, [[herbo]]jn, kaj manĝeblajn [[floro]]jn. Legomoj estas gravaj pro la [[vitamino]]j, [[mineralo]]j, kaj la [[dieta fibro]] kiujn ili havigas. [[Frukto]]j havigas tre altan kvanton de [[sukero]]j kaj havas pli dolĉan guston ol vegetaloj. Tamen, ĉe partikulara manĝo estas konsiderata "legomo" aŭ "frukto" dependas el kunteksto, ĉar la vorto ''frukto'' havas pli precizan difinon en botaniko ol en ĝenerala uzado. [[Nukso]]j kaj [[semo]]j, kiel manĝoj kiaj [[ternukso]]j, [[migdalo]]j, kaj [[pistako]]j, enhavas [[nesaturita graso|nesaturitajn grasojn]] kiuj estas ankaŭ necesaj por saniga dieto. Kiel ĉe fruktoj, la terminoj ''nukso'' kaj ''semo'' havas pli striktajn difinoj en plantoscienco.
Multaj plantoj estas uztaj por spici manĝojn. Tiaj plantoj estas [[herbo]]j (ekz. [[Oficina rosmareno|rosmareno]] kaj [[Mento|mento]]),kiuj devenas el verdaj foliecaj partoj de plantoj, kaj [[spico]]j (ekz. [[kumino]] kaj [[cinamo]]), kiuj devenas el aliaj plantopartoj. Kelkaj plantoj produktas [[floro|manĝeblajn florojn]], kiuj povas esti aldonitaj al salatoj aŭ uzataj por ornami manĝojn. Dolĉigiloj kiaj sukero kaj mielo estas derivaj el plantoj. [[Sukero]] akiriĝas plejparte de [[sukerkano]] kaj [[sukerbeto]], kaj [[mielo]] venas de floroj. [[Kuiroleo]]j kaj [[margarino]] venas de maizo, [[sojfabo]], [[kolzosemo]], [[kartamo]], [[sunfloro]], [[olivo]] kaj aliaj. [[Manĝaldonaĵo]]j inkludas [[arabgumo]]n, [[guargumo]]n, [[ceratoniogumo]]n, [[amelo]]n kaj [[pektino]]n.
Plantoj estas ankaŭ la fonto de trinkaĵoj produktitaj ĉu per [[infusio]], kiaj [[kafo]] kaj [[teo]]; per [[fermentado]], kiaj [[biero]] kaj [[vino]]; aŭ per [[distilado]], kiaj [[viskio]], [[vodko]], [[rumo]], kaj aliaj [[alkoholaĵo]]j.
== Referencoj ==
|