Faraono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 121:
Principa karaktero de la reĝa titolaro estas, ke la nomoj (precipe la nomo ''[[nisut-bitej]]'',, sed tio validas ankaŭ por la ceteraj) anoncis certa ideologian kuntekston de la regado de la konkreta reganto. Fakte ĝi enhavis en si la nomojn de [[egiptaj dioj|dioj]], uzis iliajn mitologiajn kaj teologiajn koneksojn (temas do esence pri frazoj de religia karaktero, kiujn necesas legi, kaj nome uzante la gramatikajn regulojn de la egipta lingvo) kaj pere de ili ĝi antaŭsentigis la politikan programon de la registaro. [[Jan Assmann]] atentigas pri tio, ke la tronaj nomoj "tradicie enhavis elparolon pri la suna dio [[Reo]], kaj prezentis tiel ion kiel principon, kiun la reĝo estis tenonta kaj kiu devis dum la periodo de lia regado certigi benon kaj piecon de la suna dio".<ref>ASSMANN Jan: ''Egiptio: teologio kaj pieco de la frua civilizo'', origine [[germane]] ''Ägypten: Theologie und Frömmigkeit einer frühen Hochkultur'', en [[ĉeĥa]] traduko (''Egypt: theologie a zbožnost rané civilizace'') eldonejo Oikuméné, Prago 2002, 328 p., ISBN 80-7298-052-1, p. 81</ref>
 
Ŝanĝo de iu el la nomoj de unu kaj la sama reĝo en la paso de lia regado aŭ aliaj ŝanĝetoj de la reganta titolaro tial ĉiam montras al signifa ŝanĝo de la politikaj aŭ ideologiaj imagoj. Pruvas tion ekzemple titolaro de reganto [[Peribsen]]: devene li uzis la [[nomo de Horuso|nomon de Horuso]] Seĥemib, sed por enskribo de la nova nomo en [[sereĥo]] li uzis kiel titolo nomon ne de [[egiptaj dioj|dio]] [[Horuso]], sed de [[egiptaj dioj|dio]] [[Suteĥ]], aŭ titolaro de reganto [[ĤaseĥemuejĤaseĥemuj]] (en traduko ''"Ambaŭ potencoj aperas en brilo"''), kiu post ŝanĝo de la nomo el Ĥaseĥem (en traduko ''"Potenco aperas en brilo"'') por enskribaĵo de la nova en sereĥo uzis kiel titolo la nomon de ambaŭ [[egiptaj dioj|dioj]].
 
Plua ekzemplo de la uzo de tiu ĉi principo povas esti titolaro de reganto [[Tutanĥamono]]: la maldekstra kartuŝo enhavas la kvinan reĝan nomon (t.e. la nomon [[filo de Reo]]) kutime indikata kiel "Tutanĥamon", kiu en konekso kun dekliniĝo de kortego de religia reformo de [[Aĥnatono]] anstatauix la antaŭa "Tutanĥamon". Laŭvorte eblas ĝin legi kiel ''"Viva aspekto de [[Amono]], la reganto de suda [[Iuno]] (= [[Veseto]])"'', dum kio la kromnomon ''"reganto de [[Iuno]]"'' eblas kompreni kiel reskriban markigon de la suna dio [[Reo]], kun kiu [[Amono]] tiel estus identigita. Tiuj ĉi signifemaj ŝovoj, kiuj okazas dum la tradukoj de la [[antikva Egiptio|malnovegiptaj]] tekstoj kaj kiuj ne estiĝadis al malnovepokaj egiptoj, memkompreneble malplifaciligas nian komprenon de la signifo de l' reĝaj nomoj de la unuopaj regantoj.