Hieno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 38:
 
La Makulhieno estas la plej konata specio inter [[Hienedoj]].
 
==Priskribo==
===Ĉefaj trajtoj===
Hienoj havas dentaron pli simila al tiu de [[kanisedoj]] ol al tiu de ŝajne pli similaj [[hundo]]j. La mordoforto estas la plej pova inter ĉiuj surteraj mamuloj. Maĉ-dentoj kaj antaŭmaĉ-dentoj kapablas tranĉegi kaj disŝiregi [[haŭto]]n, [[viando]]n, [[tendeno]]jn kaj eĉ mueli [[osto]]jn.<ref name="fgsitges">Fernando González Sitges, ''La hiena, el animal maldito'', XLSemanal, Madrido, nº 1374, 23a de februaro al 1a de marto 2014, paĝoj 50-55.</ref>
 
Hienoj havas tre akran vidkapablon, eksterordinaran flarsenton kaj povegan aŭdkapablon, kiu havigas al ili informon pri eventualaj predoj aŭ malamikoj, eĉ antaŭ vidi ilin.<ref name="fgsitges"/>
 
La digesta sistemo kapablas solvi kaj digesti ĉian manĝon, eĉ tiujn kiuj malsanigus aliajn karnovorulojn. Granda kvanto de [[acido]]j solvas eĉ ostojn kiujn ili manĝas post la elprenitan viandon.<ref name="fgsitges"/>
 
Ili havas fortajn [[kruro]]jn, kiuj povas kuregi longajn distancojn dum horoj. Por atako aŭ fuĝo ili povas atingi rapidojn de 50 km/h.<ref name="fgsitges"/>
 
===Konduto===
Spite la famon de [[kadavromanĝanto]]j, fakte hienoj estas pli karnovoruloj. Eĉ plej ofte ili ĉasas predojn kaj estas [[leono]]j (kiam venas are aŭ maskloj), kiuj forprenas la predojn el hienoj, kaj ne inverse. Pli ol 80 % el ties manĝo estas predita kaj ne kadavro. La efika rezulto derivas el organizitaj sociaj rilatoj kaj taskodivido de [[ĉasado]], idozorgado kaj kontrolado de la teritorio, ĉefe pro patrineco.<ref name="fgsitges"/>
 
Ja estas inoj kiuj hegemonias, ili estas pli grandaj ol maskloj kaj pli povaj. Estas ili kiuj decidas kiam, kiel kaj kun kiu pariĝas. Dum ĉe aliaj specoj, estas la masklo kiu decidas la pariĝadon, estas hieninoj kiuj decidas pri tio. Eĉ kiam ili estas perfortitaj de maskloj, ili kapablas forpeli la nedeziratan [[spermo]]n. Je pli alta nivelo, estas ĉefa ino, nome ''ino alfa'' kiu estras, same kiel en aliaj specoj, kiaj [[lupo]]j ekzemple, estas la ''masklo alfa''.<ref name="fgsitges"/> Alia partikulareca trajto de inoj estas seksaj organoj eksteraj, tio estas masklecaj, nome ian duon-[[peniso]], fakte funkcia [[klitoro]]. Ili naskas unu aŭ du idojn post gravedo de 110 tagoj.<ref name="fgsitges"/>
 
La membroj de aroj de makulhienoj, kiuj povas esti ĝis 80, komunikiĝas per komplika sistemo de odoroj kaj sonoj, inter kiuj estas la fama ''rido'', kiu fakte estas ĉefe protesta aŭ frustracia voĉo.<ref name="fgsitges"/>
 
==Hienoj kaj homoj==
Hienoj estas timataj bestoj en [[Afriko]]. Superstiĉo faras ilin aliancano de sorĉistoj kaj magikuracistoj por okazigi timon kaj respekton inter ties klientoj.<ref name="fgsitges"/> Ĉiukaze ĝenerale la fia aspekto de hienoj igas ilin malamindajn bestojn por homoj.<ref name="fgsitges"/>
 
==Evoluo==
Prahienoj aperis antaŭ 26 milionoj da jaroj. Temis pri malgrandaj kaj arboloĝantaj bestoj kiuj ekevoluis kaj jam antaŭ kvin milionoj da jaroj ili estis similaj al tiuj nunaj, sed multe pli grandaj.
 
==Bildaro==
Linio 47 ⟶ 70:
== Vidu ankaŭ ==
* [[Zagros-montara arbarstepo]]
 
==Bibliografio==
* Mikita Brottman, ''Hyena'', Animal Series, Reaktion Books, 2012.
* Hugo van Lawick kaj Jane Goodall, ''Innocent killers: a fascinating journey thorugh the worlds od the hyena, the jackal and the wild dog'', Houghton Mifflin Co., 1971.
 
== Eksteraj ligiloj ==