Iranaj popoloj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'dosiero:Moderniranianlanguagesmap.jpg|eta|dekstra|350px|Geografia distribuo de la iranaj lingvoj: Persa (verde), Pastoa (viole) kaj Kurda (turkise), Baluŝa (flave), kaj aliaj...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
La iranaj popoloj vivas ĉefe en [[Mezoriento]], [[Centrazio]], [[Kaŭkazio]] kaj partoj de la [[Hinda subkontinento]], kvankam popoloj kiuj parolis iranajn lingvojn estis trovitaj en la pasinteco en tuta Eŭrazio, ekde la [[Balkanoj]] ĝis okcidenta [[Xinjiang|Ĉinio]].
 
Ĉar lairanajla iranaj popoloj ne enfermiĝas geografie ene de la limoj de la nuna ŝtato [[Irano]], kelkfoje estas uzataj aliaj terminoj kiel povus esti en esperanto ''iranikaj popoloj'' por eviti konfuziĝon kun la loĝantoj de la ŝtato Irano (''irananoj'').
 
La etnaj grupoj kiuj konsistigas la iranajn popolojn venas el branĉo de la antikvaj prairananoj. La eltrovoj arkeologiaj en [[Rusio]], Centrazio kaj Mezoriento donis malmultan informon pri la vivstilo de la unuaj gentoj. La iranaj popoloj ludis tre gravan rolon laŭlonge de la historio: la [[Persa Imperio|persoj]] [[aĥemenidoj|aĥemenidaj]] establis unu el la unuaj multnaciaj ŝtatoj en la mondo, kaj la nomadaj [[skitoj]]-[[sarmatoj]] regis la vastajn ebenaĵojn de Rusio kaj okcidenta [[Siberio]] dum jarcentoj, kun grupo de militistaj sarmatinoj kiu eble estigis la grekan legendon pri la [[amazonoj|amazonoj]].
 
Krome, laŭ kelkaj akademiuloj, la diversaj religioj de la iranaj popoloj, inkluzive de [[zaratuŝtrismo]] kaj [[manikeismo]], servis kiel gravaj filozofiaj influoj en la [[judismo|juda]]-[[kristanismo|kristana]] religio. La unuaj iranaj triboj estis la antaŭuloj de multaj aliaj triboj kaj popoloj, inkluzive de la persoj, la [[kurdoj]], la [[paŝtooj]] kaj aliaj malpli grandaj etnoj. La iranaj popoloj de la sudo postvivis la konkerojn de [[Aleksandro la Granda]], la intencojn je kultura regado de la [[araboj]] [[islamo|islamaj]], kaj la invadojn de la [[mongoloj]], dum la nordaj iranaj popoloj estis asimilitaj de la [[slavoj]] kaj aliaj eŭropaj popoloj.