Gramatiko de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Klarigetoj
Linio 13:
Rimarko. La uzado de la [[Artikolo (gramatiko)|artikolo]] estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi.
* '''{{ankro2|2}} •''' La [[substantivo]]j havas la [[finaĵo|finiĝo]]n '''[[o]]'''. Por la formado de la [[pluralo|multenombro]] oni aldonas la finiĝon j. Kazoj ekzistas nur du: [[nominativo]] kaj [[akuzativo]]; la lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finiĝo '''[[n]]'''. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de [[prepozicio]]j (la [[genitivo]] per [[de]], la [[dativo]] per [[al]], la [[ablativo]] per [[per]] aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).
* '''{{ankro2|3}} •''' La [[adjektivo]] finiĝas per '''[[a]]'''. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe la substantivo. La [[komparativo]] estas farata per la [[vorto]] [[pli]], la [[superlativo]] per [[plej]]; ĉe la komparativo oni uzas la [[Konjunkcio (gramatiko)|konjunkcion]] [[ol]].
 
* '''{{ankro2|4}} •''' La [[numeralo]]j fundamentaj (ne estas deklinaciataj) estas : [[unu]], [[du]], [[tri]], [[kvar]], [[kvin]], [[ses]], [[sep]], [[ok]], [[naŭ]], [[dek]], [[cent]], [[mil]]. La [[deko]]j kaj [[cent]]oj estas formataj per simpla [[kunig]]o de la numeraloj. Por la signado de numeraloj ordaj oni aldonas la finiĝon de la adjektivo; por la multoblaj - la sufikson [[-obl-|obl]], por la nombronaj - [[on]], por la kolektaj - [[op]], por la disdividaj - la vorton [[po]]. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj.
Linio 21:
* '''{{ankro2|5}} •''' [[Pronomo]]j personaj : [[mi]], [[vi]], [[li]], [[ŝi]], [[ĝi]] (ordinare pri [[objekto]], [[bestoj|besto]] aŭ infaneto), [[si]], [[ni]], [[vi]], [[ili]], [[oni]]; la pronomoj posedaj estas formataj per la aldono de la finiĝo adjektiva. La deklinacio estas kiel ĉe la substantivoj.
* '''{{ankro2|6}} •''' La [[verbo]] ne estas ŝanĝata laŭ [[persono]]j nek nombroj. Formoj de la verbo : la [[tempo]] estanta akceptas la finiĝon [[-as]]; la tempo estinta -[[is]]; la tempo estonta [[-os]]; la [[modo kondiĉa]] -[[us]]; la [[modo ordona]] -[[u]]; la [[modo sendifina]] -[[i]]. [[Participo]]j (kun senco adjektiva aŭ adverba): aktiva estanta -[[ant]]; aktiva estinta -[[int]]; aktiva estonta -[[ont]]; pasiva estanta -[[at]]; pasiva estinta -[[it]]; pasiva estonta -[[ot]]. Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo [[esti]] kaj participo pasiva de la bezonata verbo; la prepozicio ĉe la [[pasivo]] estas '''[[de]]'''.
 
* '''{{ankro2|7}} •''' La [[adverbo]]j finiĝas per '''[[e]]'''; [[grado]]j de [[komparado]] kiel ĉe la adjektivoj.
* '''{{ankro2|8}} •''' Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon.
Linio 33:
* '''{{ankro2|11}} •''' [[kunmetita vorto|Vortoj kunmetitaj]] estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.
* '''{{ankro2|12}} •''' ĈeSe en frazo estas alia nea vorto la vorto '''[[ne]]''' estas forlasata.
 
* '''{{ankro2|13}} •''' Por montri direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo.
 
* '''{{ankro2|14}} •''' Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion '''[[je]]''', kiu memstaran signifon ne havas. Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.
* '''{{ankro2|15}} •''' La tiel nomataj vortoj fremdaj, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la [[ortografio]]n de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.