Mustango: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
En 1971, la [[Usona Kongreso]] agnoskis ke "nature libere vagantaj ĉevaloj kaj ''burros'' (azenoj) estas vivantaj simboloj de la historia kaj pionira spirito de la Okcidento, kiu plue kontribuas al la diverseco de vivoformoj ene de la lando kaj pliriĉigas la vivon de la usona popolo."<ref>{{cite web|url=http://www.all-creatures.org/alert/alert-20110920.pdf|title=The Wild and Free-Roaming Horses and Burros Act of 1971, as amended|accessdate=26a de Aprilo, 2012}}</ref> En la 21a jarcento, mustangaroj varias laŭ la grado laŭ kiu ili rilatas al la originaj iberiaj ĉevaloj. Kelkaj enhavas pli grandan genetikan mikson kun la ranĉa ĉevalaro kaj eĉ kun pli ĵusaj rasoj de liberigitaj bestoj, dum aliaj estas relative senŝanĝaj el la origina iberia ĉevalaro, ĉefe reprezentita en la plej izolataj populacioj.
 
La libere vaganta populacio estas administrata kaj protektata de la registara servo ''Bureau of Land Management'' (BLM). Aperis polemikoj pri la kunhavo de tero kaj resursoj fare de la libere vagantaj mustangoj kun la [[Bruto (agrikulturo)|brutaro]] de la [[ranĉo|ranĉa]] industrio, kaj ankaŭ pri la metodoj per kiuj la federala registaro administras la nombrojn de la natura populacio. La politiko por pelikunigi la troan populacion kaj proponi tiujn ĉevalojn por adoptado fare de privatuloj rezultis maltaŭga por la demandoj pri populacikontrolo, kaj multaj animaloj nuntempe vivas en provizoraj loĝareoj, tenitaj en kaptiveco sed na adoptitaj aŭ adptitaj al permanenaj hejmoj. Defendantoj de mustangoj ankaŭ kritikas ke la animaloj estu vendataj kiel [[ĉevalviando]]. Aldonaj polemikoj centras al demandoj ĉu mustangoj — kaj ĉevaloj ĝenerale — estas [[Indiĝena (ekologio)|indiĝena specio]] aŭ enmetita [[Invadaj specioj|invada specio]]. Oni uzas multajn metodojn por administrado de la populacioj, kiaj la adoptado fare de privatuloj de ĉevaloj kaptitaj en ties teritorio.
{{redaktata}}