Marilyn Monroe: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 166:
Monroe pasigis la lastan tagon de sia vivo, 4an de Aŭgusto, ĉe sia hejmo en Brentwood. En la mateno, ŝi estis renkontiĝinta kun fotisto Lawrence Schiller por diskuti la eblecon ke ''[[Playboy]]'' publikigu la naĝejfotojn de ''Something's Got to Give''. Ŝia publicisto Patricia Newcomb disputis kun Monroe, kiu estis iom agacita pro sendormeco. En la posttagmezo, ŝia psikiatro Dro. Ralph Greenson venis al la domo por konduki terapiosesion kun ŝi kaj restis tie ĝis la 7a p.m. Li petis al ŝia mastrumisto, Eunice Murray, tranokti kaj akompani ŝin. Monroe iris al sia dormoĉambro poste, kaj je 7:15 ricevis alvokon de Joe DiMaggio, Jr. Li rakontis al ŝi ke li rompis kun amatino kiun ŝi ne ŝatis, kaj detektis nenion alarman en sia konduto. Ŝi poste telefonis Greenson kaj al aktoro Peter Lawford. Laŭ Lawford, ŝi alvokis lin denove je 8:15, kaj ŝajne ŝi jam estis sub la influo de medikamentoj.
Monroe estis trovita mortinta ĉe sia dormoĉambro fare de sia psikiatro Dro. Ralph Greenson frumatene de la 5a de Aŭgusto, 1962. Ĉe proksimume 3 a.m., la mastrumisto vekiĝis "sentante ke io estis malĝusta", kaj vidis lumon de sub la dormĉambra pordo de Monroe, sed ne povis ricevi respondon kaj
Ŝia nekropsio estis farita poste tiun matenon fare de krimpatologo Dro. Thomas Noguchi. La Losanĝelesaj funkciuloj estis helpitaj fare de teamo de ekspertoj de la Losanĝelesa Memmortigevita Centro, kiuj intervjuis la kuracistojn kaj psikiatrojn de Monroe pri ŝia mensa stato.<ref> Spoto 2001, pp. 580–583.</ref><ref> Banner 2012, pp. 411–412.</ref> Surbaze de ŝia progresinta stato de mortrigoro kiam ŝi estis trovita, estis taksite ke ŝi mortis inter 8:30-10:30 p.m.<ref> Banner 2012, p. 411.</ref> La [[Toksologio|toksologia analizo]] konfirmis ke la mortokaŭzo estis akuta perbarbiturata veneniĝo, ĉae ŝi havis 8 mg da klora hidrato kaj 4.5 mg da pentobarbitalo (Nembutal) en sia sango, kaj pli malpli 13 mg da pentobarbital en sia [[hepato]] - dozoj plurajn fojojn super la mortiga limo.<ref> Spoto 2001, pp. 580–583.</ref><ref> Banner 2012, pp. 411–412.</ref> Malplenaj boteloj enhavantaj tiujn medikamentojn estis trovitaj plej proksime al ŝia lito fare de la polico.<ref> Spoto 2001, pp. 580–583.</ref><ref> Banner 2012, pp. 411–412.</ref> La kuracistoj kaj psikiatroj de Monroe deklaris ke ŝi estis ema al deprimo, kaj ŝi jam estis superdozinte plurajn fojojn en la pasinteco, eventuale intencite.<ref> Banner 2012, pp. 411–412.</ref> Pro tiuj faktoj kaj la manko de iu indiko de perfido, ŝia morto estis klasita kiel verŝajna [[memmortigo]].<ref> Spoto 2001, pp. 580–583.</ref><ref> Banner 2012, pp. 411–412.</ref>
|