Ciro la 2-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29:
La persa dominado kaj regado en la irana altebenaĵo komencis per etendaĵo de la aĥemenida dinastio, kiu plivastigis sian pli fruan dominadon eventuale de la 9-a jarcento a.K. La eponima fondinto de tiu ĉi dinastio estis [[Aĥaemeno]] (en [[malnovpersa lingvo]] ''Haksāmaniŝ''). La [[aĥemenidoj]] estas la posteuloj de Aĥaemeno, kiel Dario la Granda, la naŭa reĝo de la dinastio, spuras sian genealogion al li kaj deklaras "tial ni estas nomitaj aĥemenidoj". Aĥaemeno konstruis la ŝtaton Parsumaŝo en la sudokcidento de Irano kaj estis sukcedita de Tejspo, kiu adoptis la titolon "Reĝo de Anŝano" post kaptado de Anŝan-urbocentro kaj pligrandigado de sia regno por inkluzivi la Alparojn mem. Antikvaj dokumentoj mencias ke Tejspo havis filon nomitan Kiro la 1-a, kiu ankaŭ sukcedis sian patron kiel "reĝo de Anŝano". Kiro la 1a havis fraton kies nomo estas registrita kiel [[Arjaramno]].
 
En 600 a.K., Kiro la 1-a estis sukcedita de sia filo [[Kambizo la 1-a]], kiu regis ĝis 559 a.K. Kiro la 2-a estis filo de Kambizo la 1-a, kiu nomis sian filon laŭ sia patro, Kiro la 1-a<ref>From Cyrus to Alexander: A History of the Persian Empire By Briant, Pierre, Translated by Peter T. Daniels, ISBN 978-1-57506-120-7, see page 63</ref>. Ekzistas pluraj surskriboj de Kiro la 2-a kaj pli postaj reĝoj kiuj nomas Kambizon la 1a la "granda reĝo" kaj "reĝo de Anŝano". Inter tiuj estas kelkaj fragmentoj en la [[Kiro-cilindro]] kie Kiro nomas sin "filo de Kambizo, granda reĝo, reĝo de Anŝano"<ref>Visual representation of the divine and the numinous in early Achaemenid Iran: old problems, new directions; Mark A. Garrison, Trinity University, San Antonio, Texas; last revision: 3 March 2009, [http://www.religionswissenschaft.uzh.ch/idd/prepublications/e_idd_iran.pdf see page: 11]</ref>. Alia surskribo mencias Kambizon kiel "potenca reĝo" kaj "aĥemenida", kiu laŭ la scienca opinio estis gravurita sub Dario kaj konsiderita pli postan falsaĵon de Dario<ref>{{citeDandamev, encyclopedia|last=Dandamev|first=M. A.|title=, Cambyses|url= http://www.iranicaonline.org/articles/cambyses-opers|encyclopedia= Encyclopaedia Iranica|publisher=, Encyclopaedia Iranica Foundation|year=, 1990|, isbn=0-7100-9132-X|ref=harv}}</ref><ref>{{harv|Dandamaev|1989|p=9}}</ref>.
 
Tamen, [[Kambizo la 2-a]] kies patrinflanka avo estas Farnaspo estas nomita de [[Herodoto]] kiel "plia aĥemenido". La raporto de Ksenofono en Kiropedio plue nomas la edzinon de Kambizo kiel Mandano kaj mencias Kambizon kiel reĝon de antikva Irano. Tiuj konsentas kun la propraj surskriboj de Kiro, ĉar Anŝano kaj Parso estis malsamaj nomoj de la sama lando. Tiuj ankaŭ konsentas kun aliaj ne-iranaj raportoj, krom ĉe unu punkto de Herodoto deklarante ke Kambizo ne estis reĝo sed "perso el bona familio". Tamen, en iuj aliaj fragmentoj, la raporto de Herodoto estas malĝusta ankaŭ en la nomo de la filo de Ĉiŝpiŝo, kiun li mencias kiel Kambizo sed, laŭ modernaj akademiuloj, devus esti Kiro la 1-a.