Buĉisto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e clean up, anstataŭigis: Kategorio:Viandoj → Kategorio:Viando per AWB
e dosiero de Komunejo, defaŭlta grandeco de bildoj
Linio 1:
[[ImageDosiero:12-alimenti,carni bovine,Taccuino Sanitatis, Casanatense 418.jpg|thumb|250pxeta|Buĉisto Tacuinum sanitatis Casanatensis (14-a jarcento)]]
[[ImageDosiero:Two Butchers.jpg|thumb|250pxeta|Du laborantaj buĉistoj.]]
[[Dosiero:270px-Whole Top.jpg|thumb|270pxeta|Viandopeco]]
 
'''Buĉisto''' estas iu, kiu preparas variajn [[viando]]jn kaj aliajn rilatitajn varojn por vendi. La [[etimologio|etimologia]] origino de la vorto devenas el la merkata agado de la persono kiu vendis viandon de ''bouc'' [buk] (en la franca, kapro) kaj de tie ''boucher'' [buŜER] kaj de tie ''buĉisto''.
 
== Funkciado ==
Multaj buĉistoj vendas siajn varojn ĉe fakvendejoj, kvankam en la okcidenta mondo, ĉefe en grandaj urboj, nuntempe la plejparto da viando oni vendas en [[superbazaro]].
 
Linio 10 ⟶ 11:
 
Tradicie estis tri tipoj de buĉistoj aŭ viandovendistoj. Duaranga buĉisto deprenis la facilajn partojn, ne propre nomitaj viando, tio estas internaĵoj, [[koro]], [[reno]]j, [[hepato]], [[cerbo]], [[intesto]]j, ktp. Tiu estis la plej rapide vendenda viandaĵo, ĉefe kiam ne ekzistis elektraj aparatoj por konservi viandaĵojn. Krome estis plej ofte ankaŭ plej malmultekosta viandaĵo. Unuanranga buĉisto senostigis kaj dispecis la veran viandon por facila vendado al aĉetonto, kiu povas mendi eĉ nur malgrandajn pecojn; tiaj buĉistoj bezonis la plej specifajn tranĉilojn. Tria kaj kroma tipo de buĉisto specialiĝas en preparado de [[kolbaso]]j, muelita viando, ktp. Ĉar tio similas al kuirado, tre ofte virinoj okupiĝis pri tiu tria fako, dum la transporto foje de la entera mortinta besto (kutime jam senhaŭtigita) aŭ de la grandaj pecoj, krom la fortranĉo de ostoj kaj de la viando estis tasko plej ofte farata de viroj. Kroma tasko en viandovendejoj povas esti la preparado kaj spicado de viando kun la celo faciligi la aĉetadon de la viando, ĉar la aĉetonto pli rapide kaj facile kuiros ĝin. Tiamaniere krome la viando konserviĝos plue senprobleme.
 
=== Ilaro ===
Buĉistoj bezonas ne nur normalajn [[tranĉilo]]jn, sed ankaŭ specifajn buĉotranĉilojn, ĉu pli grandaj, ĉu pli pezaj por rompi ostojn, ĉu pli akrigitajn, ĉu plej longajn. El profesia vidpunkto estas tro danĝera ne vesti sekurigajn antaŭtukon (farita el [[ledo]] aŭ pli bone el metala maŝkuto aŭ eĉ Kevlar) kaj [[ganto]]n (el metala maŝkuto aŭ Kevlar). La plej kutima ilaro konsistas el tranĉilingojn, paro de senostigaj tranĉiloj kaj porvianda hokilo. Specifaj tipoj de buĉistaj taskoj postulas specifajn tranĉilojn, [[segilo]]jn aŭ [[martelo]]jn.
 
Linio 18 ⟶ 20:
Ekde la komenco de tiu profesio la buĉistoj estis tre influaj komercistoj. En la [[Mezepoko]], la prasindikato de buĉistoj de [[Parizo]] estis tre riĉa kaj pova. La fiksado de la prezo de viandaĵoj kaj la regularo pri vendo de viando estis registara okupo, tre polemika kutime, kaj tiuj regularoj aperas en la plej antikvaj urbaj aŭ konsilantaraj regularoj.
 
=== Historiaĵoj ===
La praulo de la reĝoj [[kapetidoj]] (Burbonoj) [[Robert le Fort]], kies origino estas sufiĉe mistera, estus la filo de buĉisto… (referenco : Jean Duché, ''Histoire de France racontée à Juliette'', p 112)
 
Oni diras, ke la [[Viktorino (Britio)|reĝino Viktorino]] ordonis al sia buĉisto ne multe mueltranĉi la viandon por fari kolbason kun sufiĉa teksturo.
 
== Metafora uzado ==
En diversaj periodoj kaj kulturoj, la termino "buĉisto" aplikiĝis al homoj kiuj agis krudele al aliaj homoj aŭ eĉ mortigis ilin. Ekzemple, [[Pompejo]] -elstara gravulo, generalo kaj politikisto el [[Romio]] de la 1-a jarcento a.K.- ricevis la [[Latina]]n kromnomon de ''adulescentulus carnifex'', tradukebla kiel "La buĉista junulo" aŭ "La Buĉojunulo", pro la senhoma traktado de politikaj malamikoj en la frua parto de sia kariero.
 
Linio 32 ⟶ 34:
La termino "buĉisto" estis aplikita ankaŭ al italaj futbalaj defendantoj kiel [[Marco Materazzi]], [[Claudio Gentile]] kaj multaj aliaj, pro ties bruskaj ludaĵoj, kiel perforta “akompanado” de kontraŭatakanto aŭ kubutfrapado.
 
== Vidu ankaŭ ==
{{Projektoj}}
* [[Kolbasvendejo]]
* [[Buĉejo]]
{{commonscat|Butchers}}
 
[[Kategorio:Profesioj]]