Virgulino de Guadalupe (Hispanio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
 
Krome, kun la Virgulino de la Pilar, estas ankaŭ Patronino de ĉiuj teroj de hispana lingvo -Patronino de la ''Hispanidad''-, kun la titolo de "Reina de las Españas" (reĝino de la Hispanioj), atribuita de la reĝo Alfonso la 13a en 1928, inter aliaj tialoj, ĉar, en malfacilaĵoj, la malkovrintoj kaj konkerintoj de la Nova Mondo laŭdire ofte fidis sin al la Virgulino de Guadalupe, kaj krome oni konstruigis templojn dediĉitajn al tiu maria adoraĵo kaj samnome nomigis insulon (Kristoforo Kolumbo) kaj fondis multajn setlejojn laŭ la nomo "Guadalupe".
 
{{redaktata}}
== Priskribo kaj historio ==
Temas pri skulptaĵo, de [[romaniko|romanika stilo]], realigita el cedra ligno, kiu laŭ antikva [[legendo]] estis trovita de paŝtisto nome Gil Cordero, loĝanto de [[Cáceres]], al kiu ĝi aperis ĉe la [[rivero Guadalupe]], el kiu ĝi ricevis la nomon kaj la Virgulino kaj la vilaĝo. Laŭ tiu sama legendo, la figuro estis estinta antaŭ jarcentoj kun la korpo de [[Sankta Luko]], eksponita en [[Romo]] kaj en [[Sevilo]], ĝis kiam en [[714]], dum la islaam konkero, la figuro estis kaŝita ĉe la rivero Guadalupejo, nomo kiu devenas de la unuiĝo de la araba vorto "ŭad" (rivero) kaj la latina kunmetaĵo "lux-speculum" (spegulo de lumo), kie ĝi restis ĝis ties trovo fare de Gil Cordero.
 
La franca esploristo Jacques Lafaye, fakulo pri la temo de la Virgulino de Guadalupe en Meksiko, asertas ke kvankam la sufikso -lupe estis interpretata kiel de latina deveno (''lupus'', lupo), filologia esplorado pli detala (al estus la araba artiklo) tio donus guad-al-upe, kio signifus plej bone ''kaŝita rivero'' aŭ ''enkanjonigita fluejo''.<ref>Lafaye, Jacques. ''Quetzalcóatl y Guadalupe: La formación de la conciencia nacional en México''. México, FCE, 2002 (1a. ed., 1977), p. 293.</ref>
 
La skulptaĵo apartenas al la grupo de nigraj virgulinoj de Okcidenta Eŭropo de la 11a-12a jarcentoj. Ekde la 14a jarcento aperas vestita per riĉaj manteloj kaj juveloj.
 
En la trovejo oni konstruis ermiton, kaj poste la reĝo [[Alfonso la 11-a]] konstruigis sanktejon. En 1389 la [[Reĝa Monaĥejo de Nia Senjorino de Guadalupe|monaĥejo]] estis fidita al la Ordeno de la [[Hieronimanoj]]. Aktuale estas regata de [[Franciskanoj]].
 
La [[4-a de novembro]] de [[1982]] la [[papo]] [[Johano Paŭlo la 2-a]] vizitis la sanktejon kaj la figuron, kaj celebris meson en kiu li prononcis [[homilio]]n pri migradoj.<ref> [http://www.vatican.va/holy_father/john_paul_ii/homilies/1982/documents/hf_jp-ii_hom_19821104_guadalupe-madrid_sp.html Homilio fare de Johano Paŭlo la 2-a dum Mesa celebrata en Guadalupe la 4an de novembro de 1982] </ref>
 
La Virgulino de Guadalupe, krom esti la Patronino de Ekstremaduro, ricevis en 1928 la titolon de Reĝino de la [[Hispanio]]j, ekvivalenta al tiu de Patronino de la Hispaneco, donita la 12-an de Oktobro de 1928, de la kardinalo, Pedro Segura, kiel sendito de la Papo Pio la 11-a.
 
Ties sanktejo estis unu el plej vizitataj de Hispanio dum la 16a kaj 17a jarcentoj, Kristoforo Kolumbo vizitis ĝin 4 foje, kaj estis tre grandaj la adorado kiun ŝi ricevis kaj la mirakloj kiujn oni atribuis al ŝi, kiel la liberigo de kristanoj kaptitaj kaj enprizonigitaj de maŭroj, ŝia protekto en la bataloj kontraŭ la islamanoj. Ekde [[Alfonso la 11-a]] en la [[batalo del Salado]] (1340) ĝis la [[Batalo de Lepanto]] en 1571, oni petalvokis ŝian helpon en tiuj cirkonstancoj. En [[Ĝenovo]] oni konservas, en preĝejo laŭ tiu adorado, la figuron kiun [[Andrea Doria]] portis en la kapitanŝipo de la floto, donita de la reĝo [[Filipo la 2-a (Hispanio)|Filipo la 2-a]] tiukadre.
 
Ĝi estas konsiderata ankaŭ patronino de la kristanigo de la Nova Mondo, ĉar [[Kristoforo Kolumbo]] ricevis en la Monaĥejo de Guadalupe la dekreton de la [[Katolikaj Gereĝoj]] kiu rajtigis lin entrepreni la veturon de la malkovro. Reveninte en 1493, li unue revenis al la Sanktejo danki pro la protekto supozeble farita de la Virgulino. El Ekstremaduro eliris multaj kristanigantoj por la novaj teroj malkovritaj.
 
En [[Meksiko]] ekzistas [[Nia Damo de Gvadalupo|samnoma adorado]], kies radikoj troviĝas en tiu de Ekstremaduro. Laŭ kelkaj teorioj la nomo de la meksika virgulino devenas el la fakto ke la episkopo Juan de Zumárraga malfacile povis prononci ŝian nomon en [[naŭatla lingvo]], nome ''Coatlaxopeuh'', kaj nomumis ĝin "La Virgen de Guadalupe" ĉar "Coatlaxopeuh" sonis al liaj oreloj simile al la nomo per kiu la ekstremaduranoj kutime alvokis al la Virgulino. Tamen, tio ne kongruas kun la fonetikaj similaĵoj proponitaj kiuj signifus "tiu kiu piedpremas la ŝtonan serpenton" aŭ "tiu kiu piedpremas la kapon de la serpento", ĉar en la figuro de la ''tilma'' de Meksiko ne estas serpento. Tamen, en la dokumento [[Nican Mopohua]], verkita en vivo de la indiano Juan Diego en naŭatla lingvo, oni transkribas klare en hispana la nomon de Sanmta Maria de Guadalupe.
 
Estas virgulinoj de Guadalupe adorataj en [[Hispanio]], [[Hispanameriko]] kaj [[Filipinoj]].
 
==Notoj==
<references/>
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.monasterioguadalupe.com/ Reĝa Monaĥejo de Guadalupe]
* [http://www.guadalupe4u.org/ Guadalupe for you]
* [http://www.caballerosdeguadalupe.com Caballeros de Guadalupe]
* [http://www.virgendeguadalupedenasca.com/ Virgen de Guadalupe de Nasca]
 
[[Kategorio:KAtolikismo]]
[[Kategorio:Virgulinoj]]
[[Kategorio:Ekstremaduro]]
[[Kategorio:Hispanameriko]]
[[Kategorio:Filipìnoj]]
[[Kategorio:Mirakloj]]