Humaneco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 5 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1260024)
malgranda ŝanĝo
Linio 1:
'''Humaneco''' (de la [[latina]] vorto ''humanitas'', "homeco") laŭ [[PIV]] estas la karakterizaĵo de homo humana, do persono "posedanta la plej noblajn ecojn de la homo, kompatemon, bonfaremon kaj helpemon". La vorto proksime rilatas al alla filozofia-ideologia konceptaro de [[humanismo]], kies baza spirita sinteno estas la humaneco, sed ekzistas sendepende de la filozofio. Konsekvence ĝi ne rilatas al iu certa epoko, iu certa kulturo aŭ religio, sed estas karakterizaĵo universale homa. Tamen eblas limigi, ke la vorto unuavice atribueblas al konkretaj individuoj kaj ilia momenta konduto – nomi tutan kulturon aŭ ŝtaton "humaneca", povas facile esti trosimpligo kaj ebla signo de ŝtata propagando.
 
Aldone, en Esperanto ankoraŭ uziĝas la [[neologismo|neologisma]] adjektivo "humanitara", ekzemple en la vorto [[humanitara helpo]]: Tia helpo estas la esprimo de (momenta) kolektiva subteno de unu homgrupo, bonfarta, al alia homgrupo, malbonfartanta kaj suferanta, el humanecaj motivoj.