Valdanoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e uzi Komuneja dosiero
pli klare
Linio 5:
 
== Historio ==
La valdenanoj estis kristana religia movado kritika pri la katolikismo, kiu ekestis longe antaŭ [[Martin Luther]]. La nomo devenas de la [[liono|liona]] negocisto ''Petrus Valdes'', kiu estis tre impresita de la [[biblio|biblia]] rakonto pri la riĉa junulo en la [[evangelio laŭ Mateo]] 19, 16-26. Nomantaj sin "la malriĉuloj de Liono", la fruaj valdenanoj kaj predikis kristanismon kaj socie zorgis pri la plejmalriĉuloj. Komence ili komprenis sin kiel anoj de la [[romie katolika eklezio]], sed kritikis tion, kion ili konsideris ties [[dekadenco|dekadenciĝon]].
 
Dum la jaro [[1184]] la valdenanoj - aparte pro la laika predikado, ekster la kontrolo de la oficiala katolika eklezio en la sinodo de [[Verono]] fare de la papo ''Lucio la 3-a'' estis elŝlositaj el la katolika eklezio. Dum la jaro [[1252]] la papo ''Inocenco la 3-a'' en la dokumento ''ad extirpanda'' skribas, ke ''Cataros,...Valdenses, ... et omnes Hereticos ... perpetue damnamus infamia'' (la [[kataroj]], valdenanoj kaj ĉiuj anoj de [[herezo]] kondamniĝas per la eklezia puno de infamio). Tio signifas eklezian militon kaj kontraŭ la kataroj kaj la valdenanoj.