Katolika Eklezio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kelkaj malmultaj korektoj
korekto
Linio 83:
[[Dosiero:Byzantinischer Mosaizist um 1000 002.jpg|eta|dekstra|Konstantino la Granda kun modelo de Konstantinopolo (mozaiko el [[Hagia Sofia]], ĉirkaŭ la jaro 1000]]
 
Kristanismo estis leĝigita en [[313]] sub la [[Edikto de Milano]] de Konstantino<ref name="Davidson341">Davidson, p. 341.</ref> kaj deklarita la ŝtata religio de la Imperio en [[380]]<ref name="Wilken286">Wilken, p. 286.</ref>. Post ĝia leĝigo, kelkaj doktrinaj disputoj kondukis al la alvoko de koncilioj. La doktrinaj formuliĝoj rezultiĝantaj el tiuj koncilioj estis pivotaj en la historio de [[kristanismo]]<ref name="ReferenceB">M'Clintock and Strong's Cyclopedia, Volume 7, page 45a.</ref>. La unuaj sep ekumenaj koncilioj, de la [[Unua koncilio de Niceo]] ([[325]]) ĝis la [[Dua koncilio de Niceo]] ([[787]]), serĉis atingi la ortodoksan konsenton kaj establi unuigitan kristanaron. En 325, la Unua koncilio de Niceo kunvenis en respondo al la pliiĝo de [[Arianismo]], la kredo ke Jesuo ne ekzistis eterne sed estis dia estaĵo kreita kaj tial malpli grava ol dio la Patro. Kun la intenco grupigi la bazajn dogmojn de la kristana kredo en formulo, la koncilio promulgis kredaron, kiu fariĝis la bazo de kio nun estas konata kiel la [[Kredo Nicea]]. Krome, ĝi dividis la eklezion en geografiajn kaj administrajn areojn nomatajn [[diocezo]]j. La [[Koncilio de Romo]] en [[382]] establis la unuan Biblian kanonon kiam ĝi enlistigis la tradiciajn librojn de la malnova kaj nova testamentoj. La [[Koncilio de Efeso]] en [[431]] kaj la [[Koncilio de Kalcedonio]] en [[451]] difinis la rilaton de la dia kaj homa naturoj de Kristo en la disputo kun [[Nestorianismo]] kaj [[MonofizidismoMonofizitismo]]<ref name="ReferenceB"/>.
 
Konstantino translokigis la imperian ĉefurbon al [[Bizancio]], kaj la Koncilio de Kalcedonio (451) levis la Episkopejon de Bizancio al pozicio "dua en eminenteco kaj povo de la episkopo de Romo"<ref name="Noble214">Noble, p. 214.</ref>. De ĉirkaŭ [[350]] ĝis ĉirkaŭ [[500]], la episkopoj, aŭ papoj, de Romo konstante pliiĝis en aŭtoritato. Romo havis specialan eminentecon super la aliaj diocezoj. Ĝi estis konsiderita kiel la eklezio fondita de Petro kaj Paŭlo. Ĝi situis en la ĉefurbo de la [[Okcident-Romia Imperio]], estis riĉa kaj konata de aliaj eklezioj, kaj ekleziaj akademiuloj preferis la subtenon de la romia episkopo en doktrinaj disputoj<ref name="ReferenceA">"Rome (early Christian)." Cross, F. L., ed. The Oxford dictionary of the Christian church. New York: Oxford University Press. 2005</ref>.