Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Menciindeco de Anna Bennett: sen vasta interkonsento
Linio 11:
Mi trovis artikolon [[Anna Bennett]], kiun vi verkis. La artikolo estis troege mallonga 9mi iomete pligrandigis ĝin) kaj apenaŭ klarigis kial la temulo estas [[Vikipedio:Menciindeco|menciinda]]. Mi rete trovis nur menciojn, ke ŝi estis/as kasisto de Esperantaj organizoj (unu tamen tutmonde aganta) kaj unu honora arta mencio. Tio laŭ mi ne sufiĉas por Vikipedia artikolo. Ĉu vi scias pri aliaj [[Vikipedio:Fidindaj fontoj|fidindaj fontoj]] kiuj verkis pri ŝi aŭ pri iu ŝia agado, dank' al kiu ŝi estas menciinda? Se jes, bonvolu aldoni tiujn informojn al la artikolo. Amike. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 17:31, 26 Okt. 2015 (UTC)
: Miaopinie ni estu ne tro rigoraj pri la menciindeco de esperantistoj. Anna Bennett cetere ankaŭ estis iam sekretario de Esperanto-USA; mi povus tion aldoni, se tio ŝanĝus vian opinion. Kompreneble ne ĉiu, kiu iam lernis Esperanton, estu menciata en Vikipedio. Sed se esperantisto elpaŝis per pli-malpli gravaj oficoj en la movadoj, tio sufiĉu. -- [[Uzanto:Robert Weemeyer|Robert Weemeyer]] ([[Uzanto-Diskuto:Robert Weemeyer|diskuto]]) 07:33, 27 Okt. 2015 (UTC)
:: Hmm, ŝajne plu ne estas vasta interkonsento pri menciindeco-kriterioj por esperantistoj {{R|:/}} Sed nun mi ĉiuokaze ne havas tempon tion prizorgi. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 15:27, 27 Okt. 2015 (UTC)