Benino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Benin_map.png estas anstataŭigita per Benin-CIA_WFB_Map.png. CommonsDelinker: Duplicate: Exact or scaled-down duplicate: [
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 34:
| MEP pokapa = $ 794
}}
'''Benino''' ([[franca lingvo|france]] ''Bénin'') estas ŝtato en Okcidenta [[Afriko]]. Ĝi limas okcidente al [[Togo]], norde al [[Burkina Faso]] kaj [[Niĝero]], oriente al [[Niĝerio]] kaj sude al la [[Gvinea Golfo]]. Antaŭ la jaro 1975, la lando nomiĝis Dahomeo. Tiu nomo rilatas al la tiama [[Reĝlando Dahomeo]].
 
== Geografio ==
[[FileDosiero:Benin-CIA WFB Map.png|thumb|upright|Benino kaj ĝia najbaraj landoj]]
La lando situas inter la rivero [[Niĝero (rivero)|Niĝero]] en la nordo kaj la marborda ebenaĵo en la sudo. Ĝi longas entute 650 km kaj larĝas maksimume 320 km. La nordo konsistas plejparte el [[savano]] kaj semi-aridaj montoj. Meze de la lando troviĝas la [[montaro Atokara]], kies plej alta punkto en Benino estas la monto Sagboroa kun altitudo egala al 658 metroj. La sudo de la lando konsistas el malalta marborda ebenaĵo kun [[marĉo]]j, lagoj kaj [[laguno]]j kiel la lago Nokoué aŭ la laguno de Porto Novo.
 
La plejparto de la loĝantaro vivas en la sudaj marbordaj ebenaĵoj, kie la plej grandaj urboj estas koncentritaj, inklude [[Porto Novo]] kaj [[Cotonou]].
Linio 46:
La [[Internacia Kortumo]], bazita en Hago, en julio 2005 difinis la finan limon inter Benino kaj Niĝero sur la insuloj en la lito de la Niĝero kaj Mekrou: naŭ insuloj estis konceditaj al Benino kaj dekses, inkludante tiun de Lete, al Niĝero.
 
== Historio ==
{{Ĉefartikolo|Reĝlando Dahomejo}}
Benino estiĝis de la [[Reĝlando Dahomejo]], afrika reĝlando lokita en la sud-okcidento de la nuna Benino inter la 17-a jarcento kaj la fino de la 19-a jarcento. Reĝlando Dahomejo kreskiĝis sur la altebemaĵo de Abomey en la komenco de la [[1600-aj jaroj]] kaj fariĝis regiona potenco je la [[18-a jarcento]] per la konkerado de strategiaj urboj de la Atlantika marbordo, speciale la [[haveno]] de [[Ouidah]]. Dum la plejmulta parto de la 18-a kaj 19-a jarcentoj, ĝi estis grava regiona ŝtato, kiu prosperis pro la komercado de sklavoj kum la eŭropanoj, precipe la portugaloj kaj la nederlandanoj. Ĝi estis grava loko por la [[Triangula komerco|traktado de la atlantikaj sklavoj]], eble liverinta ĝis 20% de la sklavoj en Eŭropo kaj en Ameriko. La marbordo de la regno tiel fariĝis konata kiel la "Marbordo de sklavoj". Malnova portugala fortikaĵo, nun muzeo, en la marborda urbo de [[Ouidah]] memoras la komercon de sklavoj.
 
Je la mezo de la 19-a jarcento multaj brazilaj eksaj sklavoj (Aguda) establiĝis en urboj kiel [[Porto-Novo]] kaj Ouidah kie koncentriĝas la komerco. Kulture ili havis gravan influon sur la loka loĝantaro, ĉefe la joruba.
 
Dum la 19-a jarcento la regno disfalis tiel la francoj sukcesis en 1892 preni grandan parton de la areo sub ilia kontrolo. En [[1894]], la reĝlando estis integrita al la [[Franca Okcidenta Afriko]] kiel la [[Franca Dahomejo]].
[[Dosiero:Atakora Benin Batia.jpg||thumb|left|300px|Pajsaĝo en la montaro Atakora]]
 
Linio 105:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} {{ueavikiokat|Benino}}
{{elEL}} http://www.gouv.bj <!-- Benina Registara Portalo -->
{{elEL}} http://www.beninembassyus.org <!-- La Respubliko de Benino (Ambasadejo, Ambasadorejo) al la Usono -->
{{elEL}} http://www.laraignee.org <!-- L'araneo: _1er_ _cyber_-_journal_ _béninois_ -->
{{elEL}} http://www.benintourisme.com/index.fr.php <!-- _Site_ _de_ _prezentare_ _deţinut_ _de_ _Ministerul_ _Culturii_, _Artizanatului_ _şi_ _Turismului_ _din_ Benino -->
 
[[Kategorio:Benino]]