Ibera skolo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rotlink (diskuto | kontribuoj) e fixing dead links |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj |
||
Linio 1:
Laŭ tradicio de la [[esperantlingva literaturo|esperanta
Aliaj nomoj en la grupo estas: [[Ricardo F. Albert Reyna]], [[Alberto Franco]], [[Hèctor Alòs i Font]], [[Abel Montagut]], [[Joxemari Sarasua]] kaj [[Antonio Valén]].
Linio 5:
En aprilo 2007 la plejmulto el ili kunfondis en [[Santandero]] la (ĉu nur ŝercan?) [[Esperanta Respubliko|Esperantan Respublikon]].
== "La ibera skolo" ==
:''laŭ artikolo de [[István Ertl]]'' <br>
Firma kutimo de literatur-historio estas disdividi la beletristojn kaj ŝovi ilin, kvazaŭ skatolen, en "skolojn". Nome de sia individueco, la verkantoj kompreneble malofte ŝatas tion. Tamen, la "ibera kvaropo" (kaj eventuale kelkaj pluaj en ilia rondo) plenumas plurajn gravajn kondiĉojn de skoleco: ili plejparte loĝas en geografia proksimo kaj efektive renkontiĝadas; ili havas komunajn projektojn kaj intelektan-lingvan majstron ([[Fernando de Diego]]); ili konscie kaj subkonscie infiuas sin reciproke. Aparte rimarkindas ke, male al pluraj literaturaj grupiĝoj (ekz. la "[[Praga skolo]]"), sed simile al la "[[Skota skolo]]", temas pri junaj homoj. Eble ŝajnas frue levi ilin al [[Parnaso|Parnasa]] rango; tamen, la krea agado de ĉi tiu opo baziĝas sur tia majstrado de nia lingvo kaj posedo de ties kulturo ke ni certas: la tempopaso pravigos altan juĝon.
Du eventoj en 1993 klare kaj deklare difinas la menciitan kvaropon: la apero de la poemaro ''[[Ibere libere]]'' (1993) kaj ties debuto en la [[78a UK 1993|Valencia UK]], en kies [[Belartaj Konkursoj]] la kvar aŭtoroj falĉis ĉiujn premiojn. La kvaropo enhavas la hispanojn
Fernández jam majstris kiel tradukanto de i.a. la poetoj [[Federico García Lorca]] (1987) kaj de [[Miguel Hernández]] (1988). En sia originala ciklo ''La profil' de viaj spuroj'' li "miksas prozon kaj poezion, kvazaŭ li volus montri, ke je artisma nivelo diferenco inter ili estas nur nuanco" ([[Mauro Nervi|M. Nervi]]). Liaj foje deliraj, sed neniel memcelaj sonludoj verŝiĝis eĉ en muzikon (kantato de [[Pedro Villaroig]]), en kies [[Valencio|Valencia]] premiero la belkanta poeto mem kunrolis. Per sia total-artisma sinteno Fernández strebas kvintesenci la ĉiusense alproprigatan intenson de la vivo. Literatura sensacio de la jaro 1996 estas la apero de lia unua memstara volumo, ''El la sonoraj soloj''.
Linio 16:
Liven Dek ja konvinkas kiel poeto. Li tamen estas pli konata kiel la homo kiu patras - aŭ almenaŭ patronas - la Esperantan sciencfikcion: li redaktas kaj eldonas la novelaran serion poŝlibran [[Sferoj]], da kiuj inter 1982 kaj 1994 aperis jam 9 volumoj. SF-novelo lia gajnis en [[Belartaj Konkursoj]] (1987), kaj aliaj eĉ elektiĝis por ''Trezoro'' kaj ''[[Nova Esperanta Krestomatio]]''.
Alberto Franco elstaras kiel majstra kurtisto. Lia ''Linie antaŭen'', en [[Sferoj 8]] (Santander, 1993), elpintas kiel literatura artverko: 15 fragmentoj kun diversaj proponataj legordoj, kiuj malfermas novajn perspektivojn pri la utilo de la propra pensado kaj legado.
Apenaŭ ekzistas ĝenro kie Georgo Kamaĉo ne estus jam pruvinta siajn kapablojn: kolektinte preskaŭ ĉiujn trofeojn de la "Belartaj" (poezio, prozo, eseo), li ankaŭ vaste recenzas, artikolas kaj debatas. Plej fortas ĉe li prozo: lian novelan vojiron dokumentas pecoj en ''Trezoro'' (1989), en lia debut-volumeto ''Sur la linio'' (1991), kaj poste en revuoj. Kamaĉo plene posedas kaj ekspluatas la riĉojn de nia lingvo - krome, li rakontas historiojn precizege realismajn sed potence simbolajn. Per ''La Majstro kaj Martinelli'' (1993) Kamaĉo surpaŝis la glitan grundon de satiro, primokante la korifeon de [[LF-koop]], [[Giorgio Silfer]]. La disputo kiu neeviteble sekvis tiun elpaŝon, vastiĝis kaj longe daŭris.
Plej rakete ŝprucas en la kvaropo Gonçalo Neves, kiu enmovadiĝis en la [[1987|Jubilea Jaro]]. Li plej sentime eksplodigas disen la tradiciajn kadrojn de lingvaĵo kaj formo: liaj poemoj efikas eĉ pli emociaj kaj [[eksklamacio|eksklamaciaj]] ol tiuj de Fernández. Tamen, ne senprave avertas [[Christian Declerck]], parolante pri la - laŭ li - "[[Ivo Rotkvić|rotkviĉ]] talento": "Tian eksperimentan vers-teĥnikon la nacilingvaj poetoj ... jam preterlasis antaŭ jardekoj." Proze Neves prezentiĝis per la volumeto ''Kompreni'' (1993), lingve same aŭdaca, videble nur enkonduka al esperata proza verkkariero.
[http://web.archive.org/web/20050728093027/http://www.geocities.com/origlit/lit/iberskolese.html Artikolo de István Ertl], novembro 1996
== Ligoj ==
{{
{{
{{
[[Kategorio:Esperanto-verkistoj|Ibera]]
|