Adomas Jakštas: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+kat AdE
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 32:
}}
 
'''Adomas JAKŠTAS''' (reala nomo '''Aleksandras DAMBRAUSKAS''', esperante ''Dombrovski'', alia transskribo ''Dombrowski'', naskiĝis la {{daton|8|septembro|1860}} en vilaĝo [[Kuroniai]] de nuntempa komunumo [[Kėdainiai]], mortis la {{daton|19|februaro|1938}} en [[Kaunas]], estas enterigita ĉe muro de la Kaŭna Arkikatedralo<ref>Antanas Mekys, ''Esperanto - pioniro en Litovio'', [[Litova Stelo]], n-ro 6, [[1999]], p. 6</ref>) estis katolika pastro, socia aganto, filozofo, literatura esploristo, prelato ([[1914]]) kaj la unua [[esperantisto]] en [[Litovio]].
 
== Vivo ==
Adomas Jakštas studis en Matematika kaj Naturscienca fakultato de la [[Sankt-Peterburga Universitato]] ([[1880]]-[[1881]]) kaj en katolika pastra seminario en [[Kaŭno]] ([[1881]]-[[1884]]). En [[1888]] li finis la Teologian Akademion en [[Sankt-Peterburgo]] kaj estis konsekrita je pastro. En [[1889]] li estis ekzilita al Ruslando por 5 jaroj, ĉar li kontraŭstaris ordonon de rusa cara reĝimo, ke katolikaj litovaj gimnazianoj preĝu ruslingve en ortodoksa preĝejo. Dum [[1898]]-[[1900]] liprofesoris en Kaǔna pastra seminario kaj dum [[1900]]-[[1905]] en Peterburga Teologia Akademio. Kun aliaj li en [[1905]] preparis programon de [[Litova Kristandemokrata Unio]]. Ekde [[1906]] Adomas Jakštas loĝis en Kaǔno kaj redaktis la litovajn revuojn ''Draugija'' (Societo), ''Ateitis'' (Estonteco) kaj ''Garnys'' (Ardeo). Ekde [[1906]] li estis prezidanto de Societo de Sankta Kazimiro, unu el fondintoj de organizo ''Ateitininkai'' ([[1911]]). Kun aliaj li fondis Litovan Katolikan Sciencan Akademion [[1922]], estis ĝia prezidanto (ekde [[1922]]) kaj akademiano (ekde [[1933]]). Li verkadis litove, pole, ruse, latine kaj Esperante. Li scipovis ankoraǔ la lingvojn [[germana lingvo|germanan]], [[franca lingvo|francan]], [[greka lingvo|grekan]], [[hebrea lingvo|hebrean]].<ref>[http://www.aidai.us/index.php?option=com_content&view=article&id=2937:is&catid=211:196009&Itemid=244 Mykolas Vaitkus, ''Su gyvu Jakštu'', Aidai, 1960/9]</ref><br />Verkis artikolojn kaj studaĵojn pri literaturaj, artaj, filizofiaj, teologiaj, matematikaj, lingvistikaj, politikaj problemoj, biografiajn eseojn, lernolibrojn de [[trigonometrio]], [[logiko]], [[Esperanto]], poemojn, satirojn, kreadis litovan terminaron pri logiko kaj filozofio.
[[Dosiero :JakštasDambrauskas.jpg|thumb|left|Adomas Jakštas-Dambrauskas – prelato de Ĵemajtoj]]
== Esperantista agado ==
Laŭ atesto de [[Antanas Poška]]<ref>[[Litova Stelo]], n-ro 7, [[1938]]</ref> A. Dambrauskas estis la unua persono en [[Litovio]], kiu ellernis Esperanton. Studante en [[Petrogrado|Peterburga]] Pastra Akademio en [[1887]] li eksciis pri la apero de [[Esperanto]] kaj tuj sendis al [[L.L. Zamenhof]] poŝtkarton kun promeso lerni Esperanton. En lia arkivo konserviĝis 21 poŝtkartoj, propramane skribitaj de [[L. Zamenhof]]. A. Dambrauskas preparis kaj eldonis lernolibron de [[Esperanto]] por litovoj ''Lingvo internacia de D-ro Esperanto. Eldono litova'' ([[1890]]). La lernolibro estis presita en [[Tilsit]] (tiama [[Germanio]], [[Orienta Prusio]]). Ĝi estis reeldonita en [[1908]]. Ekde fondo de Kovna Esperantista Societo ([[1910]]) li eniris ĝian estraron. Kun aliaj li fondis [[Litova Esperanto-Asocio|Litovan Esperanto-Asocion]] ([[1919]]) kaj estis ties prezidanto ([[1919]]-[[1934]]), redaktis revuon [[Litova Stelo]] ([[1922]]-[[1926]]).<br />Eldonis kolekton de originalaj versaĵoj ''Versaĵareto'' ([[1905]]), du librojn pri matematikaj problemoj ([[1905]],[[1906]]), filozofajn eseojn ''Malgrandaj pensoj pri grandaj demandoj'' ([[1908]]), eseon pri L. L. Zamenhof (en kolekto de biografioj ''Užgesę žiburiai'' / "Estigiĝintaj lumiloj"), tradukis multajn popolkantojn (en la libroj ''El litova poezio'', [[1938]], ''Litovaj popolkantoj'', [[1939]]), preĝkantojn (en ''Litova Almanako'', [[1923]]). Lia redaktata literatura, scienca kaj politika revuo ''Draugija'' (Societo, n-roj 24, 25 kaj 28) publikigis artikolon ''Pagelbinė tarptautiškoji kalba'' (Helpa internacia lingvo) de prof. [[Jan Micislaw Baudouin de Courtenay|J. Baudouin de Courtenay]].<ref>[http://www.aidai.us/index.php?option=com_content&view=article&id=2938:is&catid=211:196009&Itemid=244 Pr. Pauliukonis, ''Draugija literatūros, mokslo ir politikos žurnalas 1907 -1923 m.'', Aidai, 1960/9]</ref><br />Li estis membro de la [[Lingva Komitato]], multjara prezidanto de [[Litova Esperanto-Asocio]], direktoro de [[Internacio Katolika]] por [[Litovio]]<ref>Vitas Adomėnas, ''Unua esperantisto en Litovio'', [[Litova Stelo]], n-ro 1, [[1991]], p. 16 </ref>
 
== Distingoj ==
* Titolo ''Honora Profesoro'' de [[Litovia Universitato]] por elstaraj meritoj al la scienco ({{dato|15|oktobro|1922}})
* Fakultato de Natursciencoj kaj Matematiko de Litovia Universitato elektis lin ''Honora Doktoro'' ({{dato|14|decembro|1928}})
* Fakultato de Sociaj Sciencoj de [[Vytautas-Magnus-Universitato]] elektis lin ''Honora Doktoro'' ({{dato|29|januaro|1932}})
* La {{daton|17|novembro|1999}} [[Kaŭna Teknologia Universitato]] agnoskis al li titolon de ''Honora Doktoro''<ref>[http://lt.wikipedia.org/wiki/Adomas_Dambrauskas-Jak%C5%A1tas Adomas Dambrauskas-Jakštas]</ref>
 
== Verkoj ==
* Adomas Jakštas, ''Mūsų naujoji literatūra'', 2 t. ("Nia nova iteraturo", 2 vol., [[1923]]-[[1924]])
* Adomas Jakštas, ''Ekspresionizmas dailėje ir mene'' ("Ekspresionismo en belarto kaj poezio", [[1921]])
* Adomas Jakštas, ''Meno kūrybos problemos'' ("Problemoj de arta verkado", [[1931]])
* Adomas Jakštas, ''Mokslas ir tikėjimas'' ("Scienco kaj kredo",1930)
* Adomas Jakštas, ''Pikto problema'' ("Problemo de kolereco", [[1935]])
* Adomas Jakštas,''Aukščiausias gėris'' ("La plej supera bono", [[1937]])
* Adomas Jakštas, ''Naujos trigonometriškos sistemos'' ("Novaj trigonometriaj sistemoj", [[1922]])
* A. Dambrauskas, ''Vyskupas Antanas Baranauskas, kaipo matematikas'' ("Episkopo Antanas Baranauskas kiel matematikisto", [[1907]])
* A.Dambrauskas-Jakštas, ''Užgesę žiburiai'' ("Estigiĝintaj lumiloj", kolekto de biografioj, [[1930]])
* Adomas Jakštas, ''Dainų skrynelė'' ("Skatolo de kantoj", poezio, [[1894]])
* Adomas Jakštas, ''Nakties matymai'' ("Noktaj vidaĵoj", poezio, [[1906]])
* Adomas Jakštas, ''Rudens aidai'' ("Autunaj reeĥoj", poezio, [[1911]])
* Adomas Jakštas, ''Lyrika'' ("Liriko", poezio, [[1930]])
* Adomas Jakštas, ''Šypt-Šypt!'', 2d. ("Rid-Rid!", kolekto de humuraĵoj,2 partoj, [[1931]])
* A. Dąbrauskas (Dombrovski), ''Lingvo internacia de D-ro Esperanto. Eldono litova.'' / ''Mokintuve Terptautiskos kalbos Dro Esperanto'' ([[1890]], dua eldono en [[1908]])
* A. Dombrovski, J. Naujalis, ''Kanto, dediĉita al la societo "Espero" por la 10-jara jubileo (kun muziknotoj)''([[1902]])
* A. Dombrovski, ''Versaĵareto'' ([[1905]])
* A. Dombrovski, J.Guivy, ''Himno, kanto esperantista (kun muziknotoj)'' ([[1907]])
* A. Dombrovski, ''Esperanto kiel scienca helpilo'' ([[1910]])
* A. Dambrauskas, J. Naujalis, ''Dainos mišriam chorui'' ("Kantoj por miksita ĥoro", [[1912]])
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?dscnt=0&scp.scps=scope%3A(ONB_aleph_esperanto)&tab=onb_sondersammlungen&mode=Basic&vl(freeText0)=adomas+jakstas&vid=ONB&fn=search Verkoj de kaj pri Aleksandro Dambrauskas] en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
{{elEL}} [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Aleksandro Dambrauskas en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA) (serĉu je "dambrauskas", "dombrovski" kaj "dombrowski" en "ĉiuj kampoj")
{{elEL}} [http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0f&datum=1938&page=29&size=49 Nekrologo] en revuo Esperanto (UEA) Apr. 1938, p. 29-30 (kun fotoj)
 
== Referencoj ==
{{referencoj}}
 
{{unua}}
{{DEFAŬLTORDIGO:Jakstas, Adomas}}
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1860]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1938]]
[[Kategorio:Esperanto-verkistoj]]
[[Kategorio:Litovaj esperantistoj]]
[[Kategorio: Akademio de Esperanto]]