Azteka imperio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Azteka imperio''' estas la nomo kiun ricevis ŝtato kiu etendiĝis dum la [[14-a jarcento|14-a]] kaj [[15-a jarcento]]j en granda parto de la nuna [[Meksiko]]. Ĝi estis dominita de popolo nomata tradicie [[aztekoj]], ankaŭ nomataj ''meksikoj'' aŭ ''meŝikoj''.
[[Dosiero:Provincias tributarias de la Triple Alianza (s. XVI).svg|right|thumb|290px|Etendiĝo de la azteka periodo ĉirkaŭ 1521]]
== Historio ==
La meksikoj (kiuj fakte donis la nomon al la lando) alvenis en [[Anaŭako]]n (la valo de Meksiko, kie nuntempe staras [[Meksikurbo]]) ĉirkaŭ la dua duono de la [[12-a jarcento]], kiam tie jam loĝis aliaj popoloj.
 
Linio 10:
 
La unua meksika reganto estis [[Tenoĉ]], kiu donis la nomon al la urbo [[Tenoĉtitlano]] kaj kies regado daŭris pli ol duona jarcento. En [[1376]] sukcedis lin [[Akamapiĉtli]], kiu devenis de la tolteka nobelaro. Daŭrigante la politikon de Tenoĉ, li alianciĝis kun la najbaraj popoloj, kio, kvankam ĝi implicis pagon de tributoj, permesis pacon kaj disvolviĝon de la urbo. Dum lia regado konstruiĝis la Ĉefa Templo kaj la unuaj domoj el ŝtono. Je sia morto li estis sukcedita de sia filo [[Hŭiciliŭitl]], kiu instituis la familian sukcedadon, kreis la ''tlalokon'' (reĝan konsilion), enkondukis la teksilon kaj konstruis la unuan fortikaĵon de la urbo. Li mortis en [[1417]] kaj tiam prenis la regpovon lia filo [[Ĉimalpopoka]]. Tiu ĉi mortis en [[1427]], oni ne scias ĉu memmortigita aŭ mortigita de Maŝtla, sinjoro de Azkapocalko. Post la morto de Ĉimalpopoka ties frato, [[Izkoatl]], fariĝis la reganto kaj, kun la helpo de [[Nezaŭalkojotl]], sinjoro de Tezkuko, venkis al Maŝtla kaj akiris la posedon de Azkapocalko kaj Takubo. Per Izkoatl propre komenciĝas la meŝika ekflorado kaj dum lia regado (1427-1440), Meksiko-Tenoĉtitlano fariĝis la ĉefa potenco de Anaŭako.
[[ImageDosiero:Aztec_Sun_Stone_Replica_cropped.jpg|thumb|right|180px|Azteka Kalendaro]]
Post la morto de Izkoatl sukcedis lin [[Motekuhzoma Ilŭikamina]], kiu regis ĝis [[1469]]. Motekuhzoma estis la armestro de Izkoatl kaj al li ŝuldiĝis la sukcesaj konkerkampanjoj kiuj etendigis la meŝikan imperion de la centro de la nuna ŝtato [[Verakruco]] ĝis la mizteka regiono de [[Oaksako]]. Dum lia regado, la imperio kreskis ĝis Ksilotepeko, en la nordo, kaj [[Kuernavako]], en la sudo.
 
Linio 18:
Aŭizotl mortis en [[1502]], kaj estis sukcedita de [[Motekuhzoma Ŝokojocin|Motekuhzoma]], nomita Ŝokojocin (la juna) por distingi lin de la antaŭa, Ilŭikamina. Dum lia regado, Tenoĉtitlano vivis sian apogeon kaj plej grandan gloron, kiu estis impresonta la hispanajn konkerantojn. En siaj lastaj jaroj kiel fiera ĉefurbo de la meŝika imperio, Tenoĉtitlano ampleksis areon de 13 km² kaj havis 80.000 loĝantojn, eksterordinara nombro se oni konsideras, ke komence de la 16-a jarcento [[Sevilo]], la plej granda urbo de [[Hispanio]], havis 45,000 loĝantojn.
 
== Aztekoj en Esperanto ==
En la kvina kanto de la verko de [[Abel Montagut]] nome ''[[Poemo de Utnoa]]'' okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo [[Noa]]) pere de la drogo ''anoŭdo''. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto [[Valmikio]] kaj poste la japana pentristo [[Hokusajo]] kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en [[Azio]], kaj poste venas la vico de [[Fidiaso]], kaj poste [[Maria Sklodovska]], kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de [[Eŭropo]]. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue [[Akenatono]] kaj poste [[Sunĝata Kejta]] kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue [[Nezaŭhtezoma]] la ĉiĉerono kiu vidigas la gravon de Aztekoj:
 
{{citaĵo|:-Jen tiuj reliefoj, kiuj la ordon eternan
Linio 36:
:kun buntaj homfiguroj sur la muraro dekore.<ref>[[Abel Montagut]], ''[[Poemo de Utnoa]]''. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 126.</ref>}}
 
== Notoj ==
<references/>
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} http://www.famsi.org/spanish/research/pohl/jpcodices/pohlborgia1.html Kodekso Borgia
{{elEL}} http://www.monografias.com/trabajos/civazteca/civazteca.shtml Azteka civilizacio
{{elEL}} http://www.artehistoria.com/frames.htm?http://www.artehistoria.com/historia/contextos/1432.htm Kosmologio
{{elEL}} http://www.mexicolore.co.uk/index.php?&one=azt&two=art&id=180&typ=reg ''Chimalli'' la azteka simbolo
 
{{projektoj|commonscat=Aztecs}}