Teozofio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 16:
 
=== Analizo de la Zamenhofa lingvouzo rilate "teozofion" ===
[[L. L. Zamenhof]] estis la unua, kiu en [[Esperanto]] uzis la vorton "teozofio", sen eksplicite difini ĝin. Por ekscii, kiusence li uzis ĝin, necesas analizi liajn tekstojn. En lia 4-a aldono al la dogmoj de [[Hilelismo]] (OV III-4) li skribis: "Pri la dogmo 11, kiu krom karaktero societa havas ankaŭ karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco …" En la menciita dogmo 11 la koncerna frazo jene tekstas: "En la templo hilelista mi aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj la morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al la universo kaj al la eterneco…" El tio rezultas la supre kvare nomita difino.
 
Por pliprecizigi, kiuj estas la "grandaj instruintoj", oni konsideru, ke en la hilelista fazo L. L. Zamenhof turnis sin ĉefe al la judoj. La nocio devas esti interpretita konforme al la juda tradicio; ĝi estas ĉi tie ia esperantigo de la titoloj "rav" aŭ "rab" (= "sinjoro", "instruinto", "majstro", "estro"), "rabbi" ("rabeno" = "mia instruinto") el la [[hebrea lingvo]]. Laŭ la juda kompreno [[Moseo]] estas la plej granda instruinto; li havas la titolon "rabenu" (= "nia sinjoro", "nia majstro", "nia instruinto"). La simila titolo "[[rabeno]]" estas uzata ankaŭ por elstaraj instruintoj de la torao, ĉefe por estroj de talmudaj lernejoj. Al tiuj apartenas ekzemple [[Hilelo]].
Linio 27:
La '''[[Enciklopedio de Esperanto - T|Enciklopedio de Esperanto]]''' dum la jaro [[1934]] pri la temo skribis:
 
'''Teozofio'''. Religifilozofio, klopodo por Diokono. En [[1875]] de [[Helena Blavatskij]] kaj kolonelo ''Henry Steel Olcott'' estis fondita [[Teozofia Societo]] en [[Novjorko]], kies celoj estas:
* 1. Formi kernon de universala frateco de la homaro sen distingo de nacio, kredo, sekso kaj kasto.
* 2. Instigi al kompara studado de religioj, filozofioj kaj sciencoj.
* 3. Esplori la neklarigitajn leĝojn de la naturo kaj latentajn kapablojn de la homo.
En 1911 fondiĝis ankaŭ Teozofia Esperanta Ligo, kies celoj estas kunigi Esperanton kaj Teozofion reciproke, uzadi Esperanton kiel internacian lingvon de la Teozofia Societo. En Esperanto aperis kelkaj broŝuroj pri Teozofio kaj la ampleksa romano teozofia „Fatala Ŝuldo“ de Lionel d' Alsace. En [[1913]] aperis organo de TEL; „Espero Teozofia“, en [[1928]] ĝi havis sian 10-an jarkolekton.
 
=== Eksteraj ligiloj ===
{{elEL}}[http://www.homaranismo.info/LeksikonoH.htm Homaranisma leksikoneto]
{{EdE|T}}
 
[[Kategorio:Teozofio| ]]
[[Kategorio:Esoterismo]]
[[Kategorio:Esperanto-movado]]
{{EdE|T}}
 
[[he:האגודה התאוסופית#תאוסופיה]]