Mejlo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 69 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q253276) |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj |
||
Linio 1:
'''Mejlo''' estas mezurunuo de [[longo]] por vojoj. Ordinare, sen aparta precizigo, la vorto estas uzata por la t.n. internacia (Brita-Usona) mejlo egala al 1609,344 metroj.
La vorto devenas el la latina ''milia (passuum)'' t.e. ‘miloj (da paŝoj)’; la Roma mejlo estis la longo de mil (duoblaj, soldatmarŝaj) paŝoj, proksimume 1480 metroj. Origine la mejlo do estis iusence dekuma unuo, 10 × 10 × 10 paŝduopoj.
La esperanta vorto ''mejlo'' estas uzata kiel traduko de diversaj similaj vortoj alilingvaj (ekz. la angla ''mile'', la germana ''Meile'', la rusa ''milja миля'').
== Hodiaŭaj mejloj ==
Linio 9:
Hodiaŭ la sekvaj difinoj restas aktualaj:
* La '''internacia mejlo''' estas la plej kutima mejlo, ligita al la [[SI]]-sistemo per la difino, ke unu [[colo]] egalas al 25,4 mm. Unu internacia mejlo egalas 1760 [[jardo]]jn aŭ 5280 [[futo]]jn aŭ 63 360 colojn, do ekzakte 1609,344 metrojn. Ĝiaj radikoj estas en la Brita mezursistemo.
* La '''usona termezura mejlo''' havas tre similan valoron: 6336/3937 km, aŭ proksimume 1609,3472187 [[metro]]j. Ĝi diferencas malmultege de la internacia mejlo: unu internacia mejlo egalas al 0,999 998 usonaj termezuraj mejloj (ekzakte).
Linio 15:
* La '''internacia [[marmejlo]]''' egalas 1852 metrojn kaj estas uzata por aviado kaj navigado. Ĝi originis en la ''geografia mejlo'' egala al unu arkminuto (t.e. 60-ono de 360-ono) de la longo de la tera ekvatoro.
* En [[Norvegio]] kaj [[Svedio]] oni uzas la vorton ''mil'' por distanco de dek kilometroj. Tion oni traduke precizigu adekvate (''sveda mejlo'', ''norvega mejlo'') aŭ prefere esprimu en kilometroj.
== Historiaj mejloj diverslandaj ==
'''Romio'''
* la Roma mejlo, mil paŝduopoj, ĉ. 1480 m
Linio 40:
== Eksteraj ligiloj ==
{{
{{el}} http://ikar.sbb.spk-berlin.de/werkzeugkasten/sonderregeln/4_3.htm (En la Germana.) Listo de historiaj vojlongo-unuo el diversaj landoj, inkluzive de multaj antikvaj mejloj. La longoj estas, tre maloportune, donitaj en centimetroj.▼
▲{{
[[Kategorio:Mezurunuoj de longo]]
|