Beaujolais: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 13 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q7179060)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Boĵolezo''' (franclingve ''beaujolais'' [boĵoLE]) estas vinregiono en la mezorienta parto de [[Francio]], norde de la urbo [[Liono]], ofte rigardata kiel suda parto de la vinregiono [[Burgonjo]]. Ĝi estas [[montetaro]] ĉe la okcidenta flanko de la [[saono|saona]] valo.
 
== Vino ==
 
Boĵoleza vino estas precipe ruĝa vino el la vitospeco gamajo (''gamay''). En la 1970aj jaroj boĵolezo iniciatis la modon de freŝaj vinoj, kun fruktaj, malpezaj gustoj, kaj tiel famiĝis. Freŝvinoj estas vendataj post dumonata maturiĝo, en la rikoltjaro, komence de la vintro. Tiuj boĵolezaj vinoj havas tipajn fragan kaj bananan gustojn.
 
Vinoj de iom supera kvalito ricevas la nomon '''vilaĝa boĵolezo''' (''beaujolais villages''). Superaj vinoj, konserveblaj ĝis kvar aŭ kvin jarojn, kun pli maturaj gustoj, vendiĝas sub la nomoj de la respektivaj produktaj vilaĝoj aŭ lokoj: ''Brouilly'' [bruji], ''Chenas'' [ŝena], ''Chiroubles'' [ŝirubl], ''Côte de Brouilly'' [kot de bruji], ''Fleurie'' [fleri], ''Juliénas'' [ĵiljena], ''Morgon'' [morgon], ''Moulin à Vent'' [mulen a ven], ''Régnié'' [renje], ''Saint Amour'' [sent amur].
 
== Kutimoj ==
 
Boĵolezo havas propran formon de la [[militservo|festo de militservantoj]]. Tiu festo okazas en januaro aŭ februaro laŭ la urboj.
 
20-jaruloj (iamaj militservontoj), 30-jaruloj, 40-jaruloj kaj tiel plu vestas sin per [[frako]] kaj [[cilindra ĉapelo]]. Ili mantenas bukedon kaj dancas tra la ĉefstrato, akompanate de muzikgrupoj kaj de [[paradknabino]]j. Infanoj ĵetas paperpecetojn kaj [[krakfajraĵo]]jn. Krome okazas malpli publikaj partoj: oficiala fotado, vizito al la tomboj de mortintaj samaĝuloj, granda kunmanĝo kun invititoj...
 
Ĉiuj festantoj rigardas sin ''samklasanoj''. la klaso estas nomata laŭ la jarnumero: en jaro 2006a festas homoj naskitaj en 1986, 1976, 1966 kaj tiel plu. Ili estas anoj de la klaso ''6a''. Ofte nun ankaŭ infanoj 10-jaraj aperas en la parado kaj inoj partoprenas, kvankam siatempe militservo ne koncernis ilin.
 
Dum la jardeko inter la festadoj, samaĝuloj konservas kontakton, kotizas al komuna kaso, periode kunvenas por manĝoj, kaj interhelpas sin, konsistigante iaspecan [[klubo]]n.
Linio 20:
 
En la boĵoleza valo ankaŭ estas etindustrio, kaj en la montaro estas [[bredado]] kaj [[forsto]]j.
 
[[kategorio:Vinoj]]
[[Kategorio:Francaj vinoj]]
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Vinberrikolto]]
Linio 30 ⟶ 26:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} http://www.beaujolais.com <!-- _法國薄酒萊地區官方網站_(_法文_,_英文_,_德文版_) -->
{{elEL}} http://www.beaujolais.net <!-- _Le_ _site_ _du_ Beaujolaita -->
{{elEL}} http://www.vins-du-beaujolais.com <!-- _Union_ _viticole_ _du_ Beaujolaita -->
{{elEL}} http://www.monts-du-beaujolais.org <!-- _Monts_ _du_ Beaujolaita -->
 
[[kategorioKategorio:Vinoj]]
[[Kategorio:Francaj vinoj]]
 
[[de:Beaujolais]]