Ulrich Becker: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q18414)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[FileDosiero:UlrichBecker.jpg|180px|thumb|Ulrich Becker]]
'''Ulrich BECKER''' (nask. la {{daton|14|novembro}} [[1958]] en [[Frankenberg (Saksio)]]) estas germana eldonisto vivanta en [[Novjorko]] kaj esperantisto.
 
== Vivo ==
Becker vivis inter 1979 kaj 1999 en [[Berlino]]. Li studis en [[Humboldt-Universitato en Berlino]] i.a. lingvo- kaj literaturosciencojn kaj poste laboris kiel lingvoinstruisto en gimnazio. En 1999 li translokiĝis al Novjorko, kie li gvidas la eldonejon [[Mondial]].
 
== Esperanta agado ==
=== GDREA ĝis 1990 ===
Becker eklernis Esperanton en 1976, kaj komence de la 1980-aj jaroj aliĝis al la eta junulara Esperantogrupo en orienta Berlino.
Li partoprenis kaj gajnis kelkajn traduko-konkursojn organizitajn de „[[der esperantist]]“, la Esperanto-revueto de la orientgermana Esperanto-Asocio en Kulturligo de [[GDR]] ([[GDREA]]), meze de la 1980-aj jaroj. En 1988 li estis dungita de la centra oficejo de la Esperanto-Asocio de GDR kaj laboris plentempe por la Esperanto-movado en GDR ĝis 1990, la jaro de la unuiĝo de la du germana ŝtatoj kaj la dissolvo de [[GDREA]].
Dum tiu ĉi tempo li instruis Esperanton, organizis [[Koresponda Kurso de GDREA|korespondan Esperanto-kurson]], verkis novan, pli modernan studmaterialon por memlernado aŭ koresponda kurso, kaj helpis organizi diversajn naciajn kaj lokajn eventojn.
 
=== GEA ekde 1991 ===
De 1991 ĝis 1993 li estis estrarano de [[Germana Esperanto-Asocio]] (GEA), kaj krome redaktis la Esperantan version de „[[Esperanto aktuell]]“, centra revuo de Germana Esperanto-Asocio.
 
Linio 18:
En 1998/99 li estis membro de la Loka Kongresa Komitato ([[LKK]]) de la [[UK 1999|Berlina Universala Kongreso]] de Esperanto, dum kiu li respondecis pri ĉiuj kulturaj kaj artaj aranĝoj, kaj krome helpis prizorgi la Interretan prezentadon de la Kongreso.
 
=== GIL ===
Becker estis kunfondinta membro kaj estrarano en ''Gesellschaft für Interlinguistik e.V.'' (GIL - Asocio por Interlingvistiko), kaj i. a. helpis redakti por ĝi dum pluraj jaroj la ĉiujaran „Beiheft“ (40- ĝis 120-paĝa kajero kun la sciencaj materialoj de la kolokvoj de [[GIL]]).
 
== Novjorko ekde 1999 ==
Jam en 1996 Becker kunfondis la eldonejon [[Mondial]], en kiu li redaktis kaj eldonis i. a. la majstran tradukon fare de [[Karl Schulze]] de ambaŭ partoj de la dramo Faŭsto de [[Johann Wolfgang Goethe]].
 
En 1999 li transloĝiĝis al Novjorko, kie li studis publicadon en ''Pace''-Universitato. De 2000 ĝis 2002, kaj denove ekde 2011, li estis unu el la reprezentantoj de Universala Esperanto-Asocio ([[UEA]]) ĉe la Unuiĝintaj Nacioj ([[UN]]). Li estas unu el la membroj de la estraro de Esperanto por UN en Novjorko, gvidata de Humphrey Tonkin.
 
== Literatura agado ==
Becker partoprenis plurfoje en la [[Belartaj Konkursoj]] de Universala Esperanto-Asocio ([[UEA]]), kaj en 1990, 1991, 1995, 2004 kaj 2011 gajnis plurajn premiojn, i. a. Premion Nova Talento, trifoje Unuajn Premiojn (1991, 1995 kaj 2004) kaj plurajn aliajn, en prozo kaj poezio.
 
Becker verkis libron kun rakontoj "La Aĵoj kaj la Sezonoj", eldonitan en [[Vieno]] de "[[Pro Esperanto]]" en 1996. En 2004 aperis lia poemaro "Ĉiuj dioj estas for... Novjorkaj Poemoj" ĉe [[Mondial]] en [[Novjorko]].
 
Lian Esperantan prozon tradukis en la [[ukraina]]n [[Petro Palivoda]] kaj en la [[hungara]]n [[Csizsár Gábor]].
 
En la jaro 2002 aperis lia unua germanlingva romano „New York lunatic“.
 
== Eldonista agado ==
Sub la gvido de Becker la eldonejo Mondial fariĝis unu el la plej gravaj kaj profesiaj eldonejoj de Esperanto-literaturo, kiu realigis i.a. la eldonon de la enciklopedio pri la originala Esperanto-literaturo [[CEOLE]] de [[Geoffrey Sutton]], kaj kiu eldonas la literaturan revuon [[Beletra Almanako]].
 
== Literaturo ==
* '''2006''': Esperanto: lingvo kaj kulturo en Berlino - jubilea libro 1903 - 2003 = Esperanto: Sprache und Kultur in Berlin - Jubiläumsbuch / Fritz Wollenberg (red.). Novjorko [k.a.]: Mondial 2006, 368 p. ("Jubilea libro" de [[Esperanto-Ligo Berlin]])
* '''2008''': [[Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007]] / de [[Geoffrey Sutton]]. Novjorko: Mondial 2008, 740 p.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projekto vizaĝoj}}
{{elEL}}[http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&file_name=login&local_base=ESPERANTO&find_code=WRD&adjacent=N&request=ulrich+becker Verkoj de kaj pri Ulrich Becker] en la [http://www.onb.ac.at/eo/esperantomuzeo/index.htm Kolekto por Planlingvo kaj Esperantomuzeo]
{{elEL}}[https://sites.google.com/site/uxbecker Bibliografio] de verkoj de/pri Ulrich Becker
 
{{Vivtempo|1958||Becker, Ulrich}}
{{Bibliotekoj|PeEnEo=26167|PND=124493807|VIAF=32931539|TSURL=viaf/32931539}}
 
[[Kategorio:Esperanto en Berlino]]
[[Kategorio:Germanaj esperantistoj]]
 
{{Bibliotekoj|PeEnEo=26167|PND=124493807|VIAF=32931539|TSURL=viaf/32931539}}
[[en:Ulrich Becker]]