Karl Schulze: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kor HTML (Check: 26) AWB
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Karl SCHULZE''' (nask. la [[26-a de novembro|26-an de novembro]] [[1910]] en la urbeto [[Stollberg]] [ŝtolberg] en [[Saksio]]; mortis la [[2-a de julio|2-an de julio]] [[1983]] en Ützdorf ĉe [[Berlino]]) estis germana juristo kaj fervora tradukisto de beletro el la [[germana lingvo]] al Esperanto.
 
== Vivo ==
Schulze naskiĝis kiel tria filo de bakisto. Jam kiel lernejano li forte interesiĝis pri fremdaj lingvoj, kaj eĉ konatiĝis kun la lingvo Esperanto. Tamen, pro sia malbonaŭdo, li ne kuraĝis plistudadi fremdlingvojn post la abiturienta ekzameno en [[1930]]. Anstataŭe li elektis juron kaj entrepren-ekonomikon kaj finis siajn studojn kun jura doktoriga disertacio en la universitato de [[Lepsiko]] pri kontroloj de bankoj je la [[16-a de novembro]] [[1935]].<ref>[http://stabikat.sbb.spk-berlin.de/DB=1/SET=4/TTL=111/SHW?FRST=117 Die Aufsicht über die Kreditinstitute] nach dem Reichsgesetz vom 5. Dezember 1934 (RGBl. I S. 1203). [[Dresden]]: Dittert 1935, 84&#160;p.</ref>
 
En la postaj jaroj li laboris en la saksia urbo [[Chemnitz]] [kemnic] kiel oficisto en disktrikta konsilantaro. En [[1939]] li edzinigis sian kuzinon [[Käthe Knoll]], kun kiu li poste havis du filinojn. Dum la [[Dua mondmilito]] li devis servi ĉe la orienta fronto (1942-1945), kaj post la milito li eklaboris kiel [[masonisto]]. Por trovi kontraŭpezon al tiu korpe pena laboro li intense studis la rusan lingvon, kaj laŭ la opinio de lia filino, [[Barbara Krone]] el [[Berlino]], verŝajne tiu ĉi intenseco ankaŭ helpis al li interne prilabori kaj emocie transvivi kelkajn militajn travivaĵojn. Ekde [[1951]], Karl Schulze laboris dum 22 jaroj en la jura fako de ŝtata oficejo. En [[1952]], li translokiĝis al [[Berlino]], apud la profesio laboris kiel tradukisto de la rusa, kaj krome dum iom da tempo okupiĝis pri la rumana kaj la ĉeĥa lingvoj.
 
== Esperanto-tradukado ==
En [[1965]], post la oficiala permeso de organizita laboro por Esperanto en [[Germana Demokratia Respubliko]] (GDR), komenciĝis lia tre intensa okupiĝo pri tiu ĉi lingvo. Li vizitis kurson, partoprenis en aranĝoj, prelegis, skribis artikolojn kaj recenzojn, kiuj aperis precipe en la periodaĵo "[[der esperantist]]" kaj la GDR-eldono de "Paco" - de ambaŭ li estis konstanta ĉefa kunlaborinta. Li krome fariĝis membro de la Centra Estraro de la Esperanto-Asocio de GDR kaj aktivis en la loka grupo "Prenzlauer Berg" de Berlino.<ref>"[[der esperantist]]" 3/1983 (119), p. 62.</ref>
 
Sed ĉefe li multe tradukis. Laŭ la eldiroj de lia familio, li uzis sian libertempon ekskluzive por Esperanto. La traduka laboro okupis la plej grandan tempon dum la lastaj dek ok jaroj de lia vivo; unue tio estis mallongaj tekstoj, rakontoj de GDR-verkistoj, sed ankaŭ verkoj de [[Thomas Mann]] kaj [[Bertolt Brecht]]; sekvis kvar romanoj (de [[Bruno Apitz]], [[Bertolt Brecht]], [[Arnold Zweig]] kaj [[Thomas Mann]] – vidu la liston malsupre), kaj, kiel lasta laboro, ambaŭ partoj de [[Faŭsto]] de Johann Wolfgang von [[Goethe]].
Linio 13:
La 2-an de julio 1983, li mortis neatendite, en Ützdorf (de 2004 parto de la komunumo [[Wandlitz]]) ĉe [[Berlino]].
 
== Listo de la tradukoj ==
=== Eldonitaj ===
# '''1974''': [[Bruno Apitz]]: [[Nuda inter Lupoj]]. Romano. 480 paĝoj (Edition Leipzig, 1974)
# '''1977''': [[Bertolt Brecht]]: [[Trigroŝa romano]]. Romano. 374 paĝoj (Edition Leipzig, 1977)
# '''1999/2004''': [[Johann Wolfgang von Goethe]]: [[Faŭsto]]. Partoj unu kaj du. Dramo. 1-a eld. Mondial Verlag Berlin, 1999, 208 p.; 2-a eld. [http://www.librejo.com/libroj/beletro/tradukita/dramo/goethe-fausto-en-esperanto.html Mondial, Novjorko, 2004, 568 p.])
# '''2004''': [[Thomas Mann]]: [[Lotte en Weimar]]. Romano. Mondial, Novjorko, 2004, 448 p.
 
=== Ne jam eldonitaj (i.a.) ===
# [[Bertolt Brecht]]: Kalendaraj rakontoj.
# [[Thomas Mann]]: Mario kaj la Sorĉisto. Novelo. 47 paĝoj
# [[Arnold Zweig]]: La Lukto pro la Serĝento Griŝa. Romano. 491 paĝoj.
 
Krome pli ol 500 paĝoj da rakontoj, "moderna literaturo el GDR" (laŭ la nekrologo) kelkaj el ili aperis en GDR-eldonoj de la revuo de [[Mondpaca Esperantista Movado]] (MEM), "Paco", kaj en "der esperantist" (ekzemple poemo de Johannes R. Becher en n-ro 4/1981 (108), p.&nbsp;89-90).
 
== Literaturo ==
* '''1983''': Nekrologo de "CE [t.e. Centra Estraro] de [[GDREA]]" [probable de ties "afergvidanto" Detlev Blanke] en "[[der esperantist]]" 3/1983 (119), p.&nbsp;62.
* '''1982''': Foto en "La Centra Estraro de GDREA" en "[[der esperantist]]" 3-4/1982 (113-114), p.&nbsp;81, n-ro 42.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=karl+schulzefind_code=WRD&x=8&y=5 Libroj] de kaj pri Karl Schulze en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
{{elEL}} [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Karl Schulze en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA)
{{elEL}} [http://www.librejo.com/karl-schulze.html Retejo de la eldonejo Mondial pri Schulze]
 
== Notoj ==
{{referencoj}}
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Schulze, Karl}}
 
[[Kategorio:Germanaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Esperanto en Berlino]]