Takeuti Yosikazu: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''TAKEUTI Yosikazu''' ([[Kunrei]]) (竹内義一 [take-uĉi joŝi-kazu];[[Hepburn]]: TAKEUCHI Yoshikazu, [[1931]]- [[29-a de aŭgusto]], [[2005]])
 
Esperanton li ekkonis en [[1946]] kaj ekde [[1958]] li aktivas en la regiona organizaĵo [[Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj]] (KLEG), i.a. kiel prezidanto de la komitato kaj kiel redaktoro. Li flegis la lokan grupon de Takatuki(en urbo [[Takacuki]]) dum 40 jaroj, organizis kaj gvidis kursojn. En [[1965]] li estis prezidanto de la LKK de la 21-a [[IJK]] en Ootu ([[Oocu]]) en [[Ŝiga (gubernio)]]. En [[1994]] li fariĝis la unua prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de [[UEA]] ([[KAEM]]). Ekde [[1993]] Takeuti estas estrarano de [[Japana Esperanto-Instituto]], 1992-1998 komitatano A kaj 1998-2004 komitatano C de UEA, ekde 2004 Honora Membro de UEA. Kiel ano de la Elekta Komisiono li kunpreparis ekde [[2002]] la elektojn de UEA en 2004. Li prezidas la lokan grupon kaj estas vicprezidanto de JEI. En 1999 li estis honorita je la [[premio Ossaka]]. Li forpasis je [[29-a de aŭgusto]] [[2005]] pro [[pneŭmonio]].
 
S-ro Takeuti Yosikazu grave kontribuis al ĝemeligho de [[Takacuki]]([[Japanio]]) kaj [[Changzhou]] ([[Ĉinio]]) kaj preskaŭ chiujare vizitis la urbon Changzhou por vigligi la interurban Esperanto-movadon post kiam li havis kontakton kun tieaj esperantistoj. N-ro.1 [[Informilo de Ĝemelaj Urboj]] speciale tion raportis. En la lasta oktobro s-ro Takeuti Yosikazu ricevis la titolon "[[honora profesoro]]" de [[Changzhou Gerontologia Universitato]].
 
Takeuti Yosikazu testamentis al la [[Esperanto-movado]] dek milionojn da japanaj [[eno]]j, aŭ proksimume 64 000 [[eŭro]]jn. Tiel informis la plej granda japana gazeto [[Mainichi Shimbun]] en paĝo de lokaj novaĵoj la 20-an de januaro 2005. Li deziris donaci sian heredaĵon kaj de sia edzino, Tomiko, kiu pli frue mortis, al la movado ĉar ili ne havis gefilojn, kaj sekve malproksima parencaro heredos ilian posedaĵon. La amikoj de Takeuti dividis la sumon por donaci al jenaj kvin organizoj: [[Takatuki-a Esperanto-Societo]], [[Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj]], UK-fondaĵo de [[Japana Esperanto-Instituto]], [[Azia Fondaĵo]] de [[UEA]] kaj [[Sennacieca Asocio Tutmonda]].
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}}[http://www.geocities.jp/fdtsh088/takeuti.html Paĝo pri li, en Esperanto-Societo en Takatuki (en Japanlingvo)]
{{elEL}}[http://www.liberafolio.org/2005/persone/takeuti Forpasis Takeuti Yosikazu, honora membro de UEA (Notico en Libera Folio)]
{{elEL}}[http://www.liberafolio.org/2007/takeutitestamento Takeuti Yosikazu testamentis al la Esperanto-movado]
 
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1931]]
[[Kategorio:Mortintoj en 2005]]
[[Kategorio:Japanaj esperantistoj]]
[[kategorioKategorio:Gravaj esperantistoj]]
[[kategorioKategorio:Honoraj membroj de UEA]]