[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e fixing dead links
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
: Pri la aliaj signifoj de la vorto vidu [[Mafio (apartigilo)]]
'''Mafio''' estas bone organizita sekreta krim-organizaĵo, estiĝinta en [[Sicilio]]. La vorto estas pruntita el la [[sicilia dialekto]] (''mafia'' aŭ ''maffia''). Membro de la grupo estas mafiulo, [[itala|itale]] ''Mafioso''.
 
En ĉiutaga lingvo la vorto '''mafio''' iĝis la vorto por ĉia ''sekreta krimorganizaĵo'', pri ekzemploj [[#Eksteritalaj krim-organizaĵoj|vidu sube]]). (Lingva fakesprimo: [[deonimo]] = iu tipa specifa produktomarko donas sian nomon por la tuta grupo de similaj produktoj.)
 
== Cosa Nostra, la origina mafio ==
Ĉar la termino '''mafio''' ĝeneraliĝis por signifi ĉiujn tiaspecajn krim-organizaĵojn, oni hodiaŭ prefere parolas pri '''Cosa nostra''' (''Nia afero'') por la sicilia mafio.
 
La sicilia mafio formiĝis el armitaj bandoj, dungitaj de grandbienistoj en Sicilio por protekti la bienojn kontraŭ ribelantaj kamparanoj. Malfacilas diri, ''kiam'' ĝi ekestis, la vorto "mafio" ĉiukaze iĝis konata en la [[18-a jarcento]].
 
La mafio diferenciĝas de aliaj formoj de organizita krimado per sia strukturo:
Mafio konsistas el tiel nomataj ''familioj'' (aŭ ''klanoj'', kvankam ne temas pri grupo de komuna biologia heredo), rigore [[hierarkio|hierarkie]] organizita gruparo, kies membroj devas strikte observi la regularon.
Mafio estas kvazaŭmilitista, esence [[patriarkismo|patriarkisma]] organizaĵo. La membroj ekskuzive estas viroj. Ĉiu ''familio'' havas sian ĉefon, al kiu la aliaj familianoj absolute obeu. Novuloj estas enkondukataj nur per la atesto de malnovaj membroj.
 
Deliktoj kontraŭ la reguloj estas severe punataj. La ĉefa ordono estas ''omertà'' (ne-parolemeco), kio signifas absolutan silenton al ne-''familianoj'' pri la planoj kaj agadoj de la ''familio'', ne-obeinto estas murdita.
 
La ĉefaj krimokampoj de mafio estis [[ĉantaĝo]], [[kidnapo]] kaj [[subaĉetado]], hodiaŭ krome [[drogokomerco]] kaj -kontrabando, [[armilkomerco]] kaj -kontrabando, [[protektomono]] kaj [[monlavado]].
Linio 32:
 
== Aliaj krim-organizaĵoj ==
Jenaj krim-organizaĵoj ofte estas nomataj ''mafio'', kvankam ili ne parencas al mafio de itala tradicio. Prefere oni nomu tiujn senpere ''krim-organizaĵo''.
 
* '''En Usono''' - ''Kosher Nostra'' estis krima ligo en [[Novjorko]] de la [[1930-aj jaroj]]. Oni atribuis centojn da murdoj al ĝi. La nomo alludas judan variaĵon de ''Cosa Nostra''. Famaj membroj estis: Meyer Lansky, Bugsy Siegel kaj Dutch Schultz. ''Kosher Nostra'' estingiĝis per la morto de siaj membroj.
 
* '''En Kolombio''' - ''Kokainmafio'' aŭ ''drogomafio''. En la 1970-aj ĝis 90-aj jaroj du kolombiaj [[drogo]]-[[kartelo]]j regis la [[kokaino]]-merkaton de Sud- kaj Nordameriko. La pli potenca estis la ''Cali''-kartelo (80 % de la kokain-komerco en Usono). La ''Medellín''-kartelo estis pli malgranda, sed fifamiĝis pro sia ĉefo [[Pablo Escobar]] (1949-1993), kiu per kokain-[[kontrabando]] riĉegiĝis (laŭ magazino [[Forbes]]: numero 7 el la plej riĉaj en la mondo en 1989), elektiĝis kiel deputito en la nacia parlamento. Li estis taksata la plej brutala ĉefo de bando (3 prezident-kandidatoj, duono de la jŭgixistoj de la ĉefkortumo dum unu atenco, ĉ. 500 policistoj kaj sennomaj aliaj estis murditaj laŭ lia ordono). Li mem estis mortpafita ''dum fuĝo'' en 1993. Post lia morto kolapsis la drogoimperio.
Linio 50:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.gangrule.com GangRule], datenbanko de krimulaj dinastioj
{{elEL}} [http://web.archive.org/20020804145338/glasgowcrew.tripod.com/index.html Mafia International], informoj pri famaj krimuloj]
{{elEL}} [http://web.archive.org/20051014054002/gangstersinc.tripod.com/EuroItalian.html en - Informoj pri la mafio-branchoj kaj kelkaj ĉefoj]
 
[[Kategorio:Mafio]]