Sergijev Posad: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
new file
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[dosieroDosiero:Flag of Sergiev Posad (Moscow oblast).png|eta|Flago de Sergijev Posad]]
[[dosieroDosiero:Coat of Arms of Sergiev Posad (Moscow oblast) (1883).png|eta|maldekstra|Blazono de Sergijev Posad]]
'''Sergijev Posad''' ([[rusa lingvo|ruse]] ''Сергиев Посад'') estas [[urbo]] en [[Moskva provinco]] de [[Rusio]].
Reala diamanto de t.n. ''“La Ora Ringo”'' ĉirkaŭiganta [[Moskvo]]n estas urbo Sergijev Posad situanta 80 km norden de la ĉefurbo.
 
Nenie en Rusio konserviĝis tiel multe da unikaj arkitekturaj monumentoj kaj surmuraj pentraĵoj (freskoj) el 11-18 jarcentoj, kiel en ĉi-urbo.
 
Historio de la urbo estas dense kunligita kun tiea fame konata monakejo, kiun fondis en la [[14-a jarcento]] monakestro [[Sergio Radoneĵskij|Sergij Radoneĵskij]] aŭ ''Sergio de Radoneĵ''. Li venis ĉi tien el proksima vilaĝo Radoneĵ kaj nun ortodoksaj kristanoj honoras lin kiel sanktulo – Sergij Radoneĵskij (Sergio el Radoneĵ). En [[1380]] li benis moskvan princon Dimitrij al batalo kontraŭ tataraj okupintoj kaj tiu venkis la malamikojn.
[[dosieroDosiero:Trinity Lavra 06-2015 img2 Holy Spirit Church.jpg|thumb|Laŭro]]
[[dosieroDosiero:Vasnetsov sergij radonezh.jpg|thumb|left|bildo de la rusia ortodoksa sanktulo [[Sergio Radoneĵskij]], pentrita fare de ''Vasnecov'']]
 
Dum jarcentoj la monakejo estadis granda religia kaj kultura centro de [[Rusio]]. En ĝi kreis ikonografiistoj [[Andreo Rublev]] kaj Danilo Ĉernij. Por ikonostazo de la templo de [[Sankta Triunuo]] [[Andreo Rublev]] pentris plej fame konatan kaj valoran ikonon – ''"[[Sankta Triunuo]]"''.
En la [[16-a jarcento]] monakejon ĉirkaŭigis dikaj brikaj muregoj longaj je 1284 m., danke al kiuj la monakejon ne sukcesis aneksi dum dekses monatoj la polaj konkerintoj komence de la [[17-a jarcento]].
 
En [[1744]] la monakejo akiris statuson de Laŭro kaj en [[1782]] multaj vilaĝoj kaj sidejoj, situantaj ĉirkaŭ la monakejo, konsistigis urbon Sergiev Posad. En [[1845]] nova ŝoseo kunligis la urbon kun [[Moskvo]] kaj en [[1862]] paralele aperis la [[fervojo]]. Ekde [[1742]] en Laŭro funkcias Spirita Seminario kaj ekde [[1814]] - Moskva Spirita Akademio.
 
Plej malnova [[preĝejo]] de la monakejo estas la templo de [[Sankta Triunuo]] konstruita en [[1423]]. Orienten de la templo en [[1476]] oni konstruis kampanilon omaĝe al alveno de [[Sankta Spirito]].
 
Majesta konstruaĵo de Uspenskij templo tre similas samnoman [[katedralo]]n situantan en [[moskva]] [[Kremlo]]. Ĉe la nordokcidenta angulo de la templo troviĝas familia [[kripto]] de la rusa caro [[Boris Godunov|Boriso Godunov]].
Linio 23:
[[Dosiero:Russia-Sergiev Posad-Church of Peter and Paul-1.jpg|thumb|Petro kaj Paŭlo templo]]
 
La [[16-an de aprilo]] de [[2004]] plej granda kaj plej peza (72300 kg) en la kristana mondo la bronza sonorilego estis konsekrita kaj pendigita en la kampanilon de la templo de [[Sankta Triunuo]]. Kvankam en la [[moskva]] [[Kremlo]] troviĝas sur piedestalo pli granda sonorilego (ĉ. 200 t), mondfame konata kiel [[Caro-Sonorilo]], sed ĝi ne povas funkcii, ĉar dum levado ĝi falis kaj de ĝi apartiĝis kelktuna fragmento.
 
Inter ceteraj multaj vidindaĵoj de la urbo nepre necesas mencii tiean muzeon de ludiloj. Ĝi estas la dua en la mondo kaj havas plurajn ekzemplojn de [[ludilo]]j de antikveco ĝis nuneco el diversaj landoj, ĉefe el [[Rusio]].
 
La urbo antaŭe estis nomita kiel:
* Sergijev posad (Сергиев посад) en [[1742]] ... [[1919]];
* Sergijev (Сергиев) en [[1919]] ... [[1930]];
* Zagorsk (Загорск) en [[1930]] ... [[1991]].
 
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas {{Koordinatoj gm|56|18|N|38|08|E}}.
Linio 40:
== Eksteraj ligiloj ==
 
{{elEL}} http://www.sergievposad.ru
{{elEL}} http://www.stsl.ru ru-en-es-de-it-fr
{{elEL}} http://www.mpda.ru/ru
{{elEL}} http://www.mosoblpress.ru/sergpos
 
{{projektoj|commonscat=Sergiev Posad}}
Linio 49:
 
{{Urboj de Moskva provinco}}
 
[[Kategorio:Distrikto Sergijev Posad]]