Theresienwiese: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 11 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q700887)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[Dosiero:Munich Bavaria.jpg|thumb|250px|<center>Statuo de ''Bavaria'' okcidente de la "Tereza Herbejo"]]
[[FileDosiero:005_Theresienwiese.jpg|thumb|left|]]
La '''Theresienwiese''', en Esperanto '''''Tereza Herbejo''''', estas spaco de 46 hektaroj en la sudokcidento de la urbocentro de la germana urbo [[Munkeno]]. De okcidento al oriento la herbejon tranĉas la strato ''Matthias Pschorr'', kies okcidenta fino estas la statuo de ''Bavaria'', virino simboliganta la landon [[Bavario]], kaj orienta fino la placo [[Esperanto]] - malmultaj Esperanto-placoj de la mondo havas tiom urbocentran lokon!
 
Ĝian nomon la ''Theresienwiese'' ricevis laŭ princino ''Therese von Sachsen-Hildburghausen'', edzino de la bavara kronprinco kaj posta reĝo ''[[Ludoviko la 1-a (Bavario)|Ludoviko la 1-a]]'' de Bavario. La nupto de la du nobeloj festiĝis la 12-an de oktobro [[1810]] sur la herbejo, kaj la feston finis ĉevalkonkurso. Pro la decido, ĉiujare ripeti tiun ĉevalan vetkuron tiuloke dum oktobro, ekestis la tradicio de popola festo, kiu ricevis la nomon ''[[Oktoberfest]]'', do '''"Oktobra Festo"''', kaj por multaj turistoj iĝis la stereotipo de bavara vivstilo. Jam dum [[1811]] aldoniĝis agrikultura ekspozicio, ekde [[1818]] ekzistis karuseloj kaj similaj popolaj amuziloj, ekde [[1896]] la unuaj grandaj biergastejaj festotendoj. Nuntempe sur la "Tereza Herbejo", kiun la munkenanoj nur nomas ''die Wiesn'', "la Herbejo", ne nur okazas la Oktobra Festo kun ĉiujare signife pli ol 6 milionoj da vizitantoj de ĉie en la mondo, sed samtempe ĉiujn kvar jarojn ankaŭ agrikultura ekspozicio - plus aldone en printempo la pli eta ''Münchner Frühlingsfest'', vintre la festivalo ''Tollwood'' kaj cirkaj turneoj.
Linio 8:
 
== Ligiloj ==
{{elEL}}[http://www.theresienwiese.de www.theresienwiese.de]
 
[[Kategorio:Munkeno]]