Zagreba metodo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
La '''Zagreba metodo''' estas maniero instrui Esperanton al lernantoj. Ĝi enhavas la 500 plej uzatajn [[morfemo]]jn laŭ studoj de [[Zlatko Tišljar]].
 
== Neceso kaj invento ==
La Zagreba metodo inventiĝis en Zagrebo kiam oni realigis multajn kursojn al diversaĝaj personoj, per diversaj metodoj kaj lernolibroj, sed la rezultoj, aparte ĉe la infanoj en lernejoj estis nekontentigaj. Pedagogia teamo en [[Internacia Kultura Servo]] en sepdekaj jaroj de la 20a jarcento konstatis ke kulpas la [[lernilo]]j kiuj ne bazis sin sur la strukturo de Esperanto mem, sed imitis lernolibrojn de aliaj naciaj lingvoj. Oni faris grandajn lernolibrojn kun multaj lecionoj kaj disdividis simplan E-gramatikon je tre longa periodo (ekz. kondicionalo troviĝis ĉe [[Szerdahely]]-lernolibro en la trideka leciono).
 
Linio 8:
 
== Lernolibro laŭ la Zagreba metodo ==
La unua lernolibro aperis eksperimente en 1980 kaj estis dissendita al 350 instruistoj en la mondo kun peto pri iliaj rimarkoj. La kroata versio de la lernolibro estis ŝanĝata baze de la rimarkoj en siaj unuaj 4 eldonoj ĝis la jaro 1985. Stile la lecionojn plibonigis en la 4a eldono Tibor Sekelj. La postaj eldonoj ne plu estis ŝanĝitaj.
 
Aperis ankaŭ B-lernolibro kaj instrukciaro por instruistoj, aldona bildstrio de C. Piron (kiu verkis ankaŭ 3 apartajn kantojn por ĝi) kaj legromaneto de G.F. Cooper "La sentimulo" bazita je la 500 morfemoj. La kroata versio aperis ĝis 2006 en 9 eldonoj je 42.000 ekzempleroj kaj ĉiuj estis venditaj.
 
=== Bonaj rezultoj, poste tradukado kaj eksperimentado ===
Instruistoj en [[Kroatio]] okazigis amason da kursoj uzante ĝin kun tre bonaj rezultoj. Okazis aro da eksperimentaj kursoj (en 1983 300 zagrebanoj partoprenis en eksperimento lerni laŭ ĝi dum 3 tagoj de unu semajnfino - 12 horojn), poste okazis eksperimentoj por instruistoj de [[Aŭstrio]] kaj Kroatio dum 2 semajnfinoj (24 horoj), kelkaj eksperimentoj pri feriaj kursoj por pliaĝuloj, infanaj kursoj en lernejoj de Aŭstrio, [[Slovenio]] kaj Kroatio) ktp. La IKS-teamo sekvis kaj observis la rezultojn.
 
Intertempe la baza lernolibro aperis en 30 adaptoj al diversaj - ĉefe eŭropaj lingvoj, sed ankaŭ kelkaj aziaj kaj afrikaj. Nun oni povas lerni per ĝi ankaŭ en elektronika formo ĉe [http://www.lernu.net www.lernu.net] en 26 lingvoj.
 
Instrukciaro por instruistoj instruantaj laŭ la zagreba metodo helpas la instruistojn enhavante klarigojn pri la metodo, uzeblecon, havante la skemon por 24-hora kurso, enhavante aldonajn ekzercojn, demandarojn, kantojn, ekzamenmaterialojn. Helpe de tiu libreto kaj la lernolibro eblas kvalite instrui en komencaj kursoj ĉiuspecaj (kun unulingva kursanaro aŭ plurlingva, kun infanoj ekde proksimume 11-a jaraĝo ĝis maljunaj personoj) sen specialaj sinpreparoj. La Zagreba metodo ebligas al lernantoj lerni komence sen balastaj vortoj kaj gramatikeroj nur tion kio estas nepre necesa kaj tuj praktikebla kaj tial la lernantoj pli rapide progresas ol uzante aliajn metodojn. Tio altigas la lernmotivojn. Kutime jam post la lerno de la unua duono de la lernolibro la lernantoj povas elturniĝi lingve en ĉiuj ĉiutagaj situacioj. La baza Esperanto-scio akirata per tiu ĉi metodo estas tre konvena kiel instruaĵo minimuma, sed sufiĉa kiel antaŭscio necesa por posta lernado de alia fremdlingvo – do kiel lernendaĵo necesa kiam Esperanto servas kiel propedeŭtika rimedo.
 
== Plia adaptigo kaj traduko ==
Kiu deziras, povas ricevi internacian version de la lernolibro (adapteblan al kiu ajn lingvo) en elektronika formo. Ĉe la adaptoj gravas, ke ili ne estu ŝanĝitaj, ĉar nur identaj ili estas uzeblaj internacie. Oni nur informu la aŭtorojn kaj la unua eldono kutime povas aperi sen aŭtorpagoj kontraŭ la sendo de 5 ekzempleroj al la aŭtoroj (zlatko.tisljar <ĉe> siol.net, esperanto <ĉe> zg.htnet.hr)
 
= Retaj ligiloj =
{{elEL}} [http://eo.lernu.net/komunaj/elŝutaĵoj/pdf/zm/zm_eo.pdf La zagreba metodo estas elŝutebla ĉe Lernu.net]
 
[[Kategorio:Edukado de Esperanto]]