Rat-Man: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 5 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q15325)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 50:
La flava ratulo nuntempe aperas en 2 magazinoj, estis jam tradukita al la hispana, havas siajn retpaĝojn kaj fan-klubojn, gajnis multe da premioj kaj baldaŭ aperos en televida formo dank'al intereso de la itala publika televido (RAI).
 
== Kiu estas Rat-Man? ==
Kiel rolulo, Rat-Man naskiĝis en la fora [[1989]], kiel parodio de la unua [[Batman]] de [[Tim Burton]]. Li tuj gajnis premion kiel "'''plej bona komiksteksto'''" ĝuste en la Internacia Foiro de Komiksoj kaj Kartunkino de [[Lucca]], vera institucio de la itala [[komikso|komiksarto]].
Ekde tiam, Rat-Man aperis en multnombraj fakaj revuoj, ĝis kiam, en '''1995''', li atingis sian propran revuon, memeldonita de la aŭtoro; kaj, "''senkompata kiel impostoj kaj neerariva kiel daltonisma virbovo''",<ref name="Rat-Man 2007">Kiu estas Rat-Man, el Rat-Man (2007, projekto RoMEo)</ref> ĉiujn neparajn monatojn li renkontas siajn legantojn, fidelega kaj pli kaj pli multnombra publiko. Tiom fidela ke ĝi kreis tutajn retejojn, diskutlistojn (kie partoprenas ankaŭ Leo), eĉ memfaritajn akcesoraĵojn.
«''Rat-Man estas katastrofo kun superpovoj, la senespera defendanto de la justeco, la timema kavaliro, la plej erarema el la herooj. Forto de liaj historioj troviĝas en la komikeco neniam antaŭvidebla, kun komikecaj tempoj ĉiam rapidaj kaj precizaj. Rat-Man estas la fremda kaj renversocela elemento inter la stabiligitaj mitoj: la homa malforteco. Timema, malhelpata, malbela, lia ĉefa superpovo estas maltrafi ĉiujn okazojn, unu post la alian, en vera deflagracio de fiaskoj. Eĉ pli mirindaj, ĉar kaŝe rakontataj al la legantoj: la aliaj uloj, tiuj de la komikso, preskaŭ ne rimarkas ion ajn. La mitmaŝino, la spektaklo, devas daŭri, kvazaŭ estus nenio. Leo ridas pri tio. Kaj la legantoj kun li: en la desegnita spektaklo de Rat-Man, la legantoj estas tiuj kiuj devas kompletigi la amuziĝon, partoprenante proprapersone''».<ref name="Rat-Man 2007"/>
 
== Itala versio ==
Inter 1995 kaj 1997, Rat-Man aperis itallingve memeldone (de la aŭtoro) 12 fojojn, ĉe ''Edizioni Foxtrot'' kaj poste ĉe ''Bande Dessinée'':
* ''Rat-Man contro il Ragno''!
* ''La minaccia verde''!
* ''Dal futuro''!
* ''La Gatta''!
* ''Week-end di torrone''
* ''L'araldo''!
* ''Il ritorno''!
* ''La squadra segreta''
* ''L'ultimo segreto''
* ''L'Incredibile Ik''!
* ''The R-File''!
* ''Il grande Ratzinga''!
 
Ekde 1997, Rat-Man aperis ĉiujn tri monatojn (ĝis Marto 1998; ekde tiam, ĉiujn du monatojn) en la kolekto ''Rat-Man Collection'', unue ĉe ''Marvel Italia'', poste ĉe ''Cult Comics'' kaj nun ĉe ''Panini Comics''.
Linio 78:
Krom tiu ĉi periodaĵoj, aperas specialaj eldonoj, kelkfoje okaze de iu foiro. Inter ili, la plej famaj estas ''Il Signore dei Ratti'' (La Mastro de la Ratoj, parodio de [[La Mastro de l' Ringoj (libroj)|La Mastro de l'Ringoj]] de [[J.R.R. Tolkien]]), kaj ''Star-Rats'' (StelRatoj, parodio de la rakonto [[Stelaj militoj|Stelaj Militoj]] de [[George Lucas|G. Lucas]]).
 
== Alilingvaj versioj ==
En 2001, la eldonejo '''Sulaco Ediciones''' proponis 3 numerojn de revueto kun rakontoj de Rat-Man tradukitaj en la hispanan:
* ''Rat-Man El Origen''! (majo 2001)
* ''Rat-Man vs. El Turrón Asesino'' (junio 2001)
* ''Rat-Man'' ¡''El Heraldo''! (julio 2001)
 
En 2005, '''Panini Comics España''' eldonis represadojn de ''Rat-Man Color Special'' en la hispana:
* Rat-Man n° 1 (februaro 2005)
* Rat-Man n° 2
 
== Esperanta versio ==
El la enkonduko de Daniele Binaghi al la komikso Rat-Man, eldonita de [[projekto RoMEo]]:
 
Linio 103:
La bildstria libreto estis prezentita oficiale dum la foiro ''Lucca Comics & Games 2007'', en Lucca (Italio).
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.pecorElettriche.it/Esperanto/RoMEo/ Oficiala retejo de projekto RoMEo]
{{elEL}} [http://www.pecorElettriche.it/utenti/web_blogvisualizza.asp?cod=50 Blogo kiu rakontas la disvolviĝon de projekto RoMEo]
{{elEL}} [http://iej.esperanto.it/ Oficiala retejo de IEJ (Itala Esperantista Junularo)]
{{elEL}} [http://esperanto-jeunes.org/ Oficiala retejo de JEFO (Espéranto-Jeunes)]
 
== Notoj kaj referencoj ==
{{referencoj}} <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->