Magnesia ĉe rivero Meandro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 14 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1432674)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 5:
 
== Historio ==
Laŭ la legendo la urbo fondiĝis unu generacion antaŭ la milito de [[Trojo]] de grekoj el la regiono [[Magnisio]] de [[Tesalio]], kiuj de la devena pejzaĝo alportis la nomon de la nova urbo. Ĝi iĝis parto de pluraj regnoj. Kiam la [[Persa Imperio]] dum la [[5-a jarcento a.K.]] ekspansiis okcidenten, la urbo ekapartenis al tiu potencosfero. Poste [[Temistoklo]], la [[Ateno|atena]] armeestro kiu organizis la sukcesan defendon de Grekio kontraŭ la persoj, sed poste pro intrigoj estis forpelita el [[Ateno]] kaj iĝis reganto ĉe la antaŭaj malamikoj, la Persa Imperio, rezidis en la urbo. Kadre de la konkeroj de [[Aleksandro la Granda]] Magnesia iĝis parto de la [[antikva Makedonio|Makedona Imperio]], poste apartenis al deiversaj makedonaj regantoj, fine al la regno de la [[Seleŭkidoj]] kaj travivis kulture kulminan epokon kun la reĝlando [[Pergamono]] dum la [[2-a jarcento a.K.]]. La urbo inter alie menciiĝis en la verkoj de la historiisto [[Herodoto]] kaj la geografo [[Pausanias]]. Milito kun la proksima urbo [[Mileto (Malgrandazio)|Mileto]] dum la jaro [[-196|196 a.K.]] finiĝis per pripaca interkonsento. Dum la jaro [[-190|190]] ĝi iĝis parto de la potencosfero de la [[Romia Imperio]], unue kiel libera aliancano, sed dum la jaro [[-129|129 a.K.]] la urbo kun la kompleta teritorio de la regno [[Pergamono]] estis heredigita al la [[Romia Imperio]], kvankam ĝi formale restis libera urbo. Dum la jaro [[17]] la urbo detruiĝis per tertremo, sed la romia imperiestro [[Tiberio]] financigis la 12-jaran rekonstruon. Ekde la jaro [[114]] en la urbo ekzistis kristana komunumo, kiu dum la sekvaj jarcento regule sendis siajn episkopojn al la kristanaj koncilioj. Post la konkero kaj prirabo fare de la [[gotoj]] dum la jaro [[262]] la urbo simile al la najbaraj urboj [[Efeso]] kaj [[Mileto (Malgrandazio)|Mileto]] neniam vere refortiĝas. Ja la urbo iĝis episkopa urbo de la [[Bizanca Imperio]] kaj ricevis novan, fortikan ŝtonan remparon kontraŭ la atakoj de persoj kaj [[selĝukoj]], sed ĝi nur estis malmulte pli ol bizanca limfortikaĵo. Komence de la [[14-a jarcento]] turka, do islama nobela dinastio transprenis la regadon. Sekve de inundoj kaj malsanoj pli kaj pli la lastaj enloĝantoj forlasis la urbon, kiu pli kaj pli forgesiĝis.
 
== Arkeologiaj elfosaĵoj ==
Linio 13:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.magnesia.org/ oficialaj paĝoj de la nunaj arkeologiaj elfosaĵoj]
 
[[Kategorio:Antikvaj urboj]]