Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 16 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q249093)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[Dosiero:Emblemo MFJS.jpg|thumb|<center>emblemo de la Monda Festivalo 2005 en [[Karakaso]]]]
La ''Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro'' estas ripete, kvankam laŭ intervalo iom malregule organizitaj internaciaj junularaj kunvenoj, kiun okazigas la socialisme orientita [[Monda Federacio de Demokratia Junularo]]. La partoprenantaj junularaj kaj studentaj organizoj grandparte estas [[komunismo|komunisme]] aŭ [[socialismo|socialisme]] orientitaj respektive reprezentas naciajn aŭ kontraŭkoloniismajn [[liberiga movado|liberigajn movadojn]]. Celo de la evento estas la renkontigo de junuloj el ĉiuj partoj de la mondo por interxanĝo de opinioj kaj spertoj, por diskuto kaj komuna lukto kontraŭ [[rasismo]], [[faŝismo]] kaj [[militismo]], kaj por [[paco]] kaj interŝtata [[solidareco]].
 
La unua tiaspeca festivalo okazis dum la jaro [[1947]] en [[Prago]]. Okaze de la 60-jara jubileo en [[Karakaso]] organiziĝis granda festo.<ref>[http://www.weltfestspiele.de/index.php/60%20Jahre%20Weltfestspiele/1-60.%20Jahrestag/5-rwir-wollen-2009-erneut-zu-weltfestspielen-einladenl festoj okaze de la 60-jara jubileo de la Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro (paĝo germana)]</ref>
 
La Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro kaj ankaŭ la gastiganta internacia federacio aparte gravis dum la tempo de la [[Malvarma Milito]] inter la jaroj [[1945]] kaj [[1989]] respektive [[1991]], kiam la federacio grupigis la ŝtatajn junularajn organizojn el la landoj de la [[Orienta Bloko]] kaj iujn kromajn komunismajn asociojn el [[Okcidenta Bloko|okcidentaj landoj]], kaj estis prestiĝa internacia politika instrumento de [[Sovetunio]]. La junularaj Esperanto-asocioj en la ŝtatoj de la [[Orienta Bloko]], malgraŭ sia ne komunista orientiĝo, provis atingi videblecon en la Mondaj Festivaloj, ĉar iusenca internacia komunista rekono de la laboro por Esperanto (kiu post la persekutoj flanke de [[Nazia Germanio]] estis klare rekonita kiel kontraŭfaŝisma) signifis mildigon de la ŝtata malpermeso aŭ limigo de por-esperanta agado en la sovetunie ligitaj landoj kaj ligiĝis al la espero eĉ de iusenca ŝtata subteno de la agado.
 
== Kroniko de la Mondaj Festivaloj ==
La Monda Federacio de Demokratia Junularo, kiu mem fondiĝis la [[10-an de novembro]] de la jaro [[1945]], duonjaron post la fino de la [[Dua Mondmilito]], dekomence havis inter siaj bazaj celoj organizi Mondajn Festivalojn de Junularo kaj Studentaro. Tiuj eventoj havis la celon "evoluigi kaj plifortigi la internacian amikecon kaj interkomprenon de la junuloj el la diversaj ŝtatoj, doni gravan kontribuon al la rekonstruo de la mondo kaj al la konservo de internacia paco kaj per ĉiuj taŭgaj rimedoj montri la vivon, la agadon kaj strebadon de la junularo el la diversaj landoj".
 
En la Mondaj Festivaloj estu diskutoj kaj festoj, oni aŭskultu kaj prezentu muzikon kaj prelegojn. La aranĝoj estu politike kaj kulture orientitaj. Aparte dum la tempo de la [[Malvarma Milito]] la eventoj ripete estis akre pridisputataj, aparte dum la jaroj [[1959]] kaj [[1962]], kiam ili okazis en landoj de la [[Okcidenta Bloko|okcidentaj demokratioj]], kaj tie ilia [[sovetunio|sovetunie]] dominita socialisma karaktero aparte elstaris, sed ankaŭ dum la jaro [[1968]], kiam la etoso kaj la ideoj de la studentaj protestoj en multaj landoj kaj de la [[Praga Printempo]] ankaŭ atingis la Festivalon en [[Sofio]] kaj la komunistaj regantoj timis perdi la kontrolon de la aranĝo.
 
En la landoj de la [[Okcidenta Bloko|okcidentaj demokratioj]] la Mondaj Festivaloj ekde la komenco havis nur malgrandan signifon, kiu daŭre malkreskis kaj komence de la 1990-aj jaroj, post la kolapso de la komunismaj diktaturoj de Eŭropo, atingis malkulminon.
 
Sed ankaŭ por la Festivalo mem la disfalo de [[Sovetunio]] kaj la sovetunie kontrolita [[Orienta Bloko]] inter la jaroj [[1989]] kaj [[1991]] estis skua: La Monda Federacio de Demokratia Junularo perdis la ŝtatan subtenon de tiuj landoj kaj la multajn membrojn de la amasaj ŝtataj junularaj organizaĵoj en tiuj landoj, sed kontraste al [[Sovetunio]] ĝi ne malfondiĝis, sed pluagadas kun malpli da membroj kaj sen la premo plu esti konsiderata sovetunia politika instrumento. Post la kolapso de [[Sovetunio]] kaj la komunismaj reĝimoj en pluraj najbaraj ŝtatoj dum [[1990]] kaj [[1991]] estis nekutime granda paŭzo en la organizado de la Festivaloj, ĝis dum la jaro [[1997]] unuafoje okaziĝis plia tiaspeca evento en la socialisma respubliko [[Kubo]].
Linio 39:
 
=== 1951 ===
La unua Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro en [[GDR]] okazis dum la jaro [[1951]] - al ĝi oficiale venis 26.000 partoprenantoj el 104 landoj. La juna ŝtato GDR intense uzis la Festivalon por ekhavi bonan internacian reputacion. La festivala himno "Im August blüh'n die Rosen" ("aŭguste floras la rozoj") iĝis dum pluraj postaj jardekoj populara kanzono kaj ankaŭ en okcidenta Germanio estis konata kanto.
 
Pro organizaj problemoj nutri la festivalanojn en Orienta Berlino, la okcident-berlina urbestro [[Ernst Reuter]] invitis la partoprenantojn al varmaj manĝoj en la okcidenta parto de la urbo. La prezidanto de al ŝtata junularo de GDR, [[Erich Honecker]], sekve sendis membrojn de sia organizo al okcidenta Berlino, kiuj malevitu ke partoprenantoj akceptu tiun "oferton de la malamiko", kaj ekestis surstrataj pugnobataloj inter orient-berlinaj komunistoj kaj la okcident-berlina polico en Okcidenta Berlino.
 
[[Dosiero:Stamps of Germany (DDR) 1973, MiNr 1830.jpg|thumb|120px|<center>poŝtmarko okaze de la Monda Festivalo1973]]
Linio 47:
Plian fojon dum la jaro [[1973]] la Monda Festivalo okazis en GDR. Tie dum naŭ tagoj proksimume ok milionoj da civitanoj de GDR kunvenis kun 26.500 eksterlandaj gastoj el 140 landoj, inter alie kun 800 gastoj el okcidenta Germanio. Sur 95 scenejoj estis prezentoj de rokmuziko kaj politikaj kanzonistoj. Pro la etoso de ŝanĝiĝemo inter la junuloj de GDR komence de la 1970-aj jaroj kaj la samjara muzika festivalo [[Woodstock]] [prononco ''"'''Ŭud'''stok"''] en [[Usono]], oni ofte atribuis al la Festivalo la titolon "Woodstock de la oriento".
 
La ŝtata sekreta servo de GDR ĝis la [[28-a de junio]] [[1973]] malebligis la vjaĝon de 2.720 tiel nomataj "negativaj personoj" al [[Orienta Berlino]] kaj 2.073 personoj dumtempe malliberiĝis. Por garantii la superecon de orientgermanaj junuloj en politike gravaj disputoj, la ŝtato GDR kamufligis retorike aparte trejnitajn membrojn de la ŝtata sekreta servo kiel festivalaj partoprenantoj. Tiuj profesiuloj en diskutoj pozitive elstarigu la politikon de la ŝtatoj GDR kaj Sovetunio, kaj laŭteme defendu la ŝtatajn socialismajn poziciojn. Samtempe ili kolektu "danĝerajn" flugfoliojn kaj provu trovi ties disdonantojn, kaj regule liveru detalajn raportojn pri ĉiuj observoj de la partoprenantoj. Krome ankaŭ la GDR-aj junuloj, kiuj kadre de la ŝtata junulara asocio rajtis partopreni la Festivalon, antaŭ la evento estis intense ideologie trejnitaj.
<ref>[http://www1.bpb.de/themen/7QPHH2,0,0,Hinter_den_Kulissen_des_X_Festivals.html "Malantaŭ la kulisoj de la 10-a festivalo" (artikolo germanlingva)]</ref>
 
Linio 53:
En ''[[La Ondo de Esperanto]]'', 1997, No. 1(32), [[Aleksandr Ĥarkovskij]] verkis pri la "restarigo" de la Esperanto-movado post ĝia malapero dum la [[persekutado kontraŭ esperantistoj]] (1936). En 1957, kiel membro de la komsomola komitato por studaj aferoj, li estis devigata organizi renkontighon de diverslandaj esperantistoj. Tiam li sciis nenion pri Esperanto, sed finifine renkontis la vicdirektoron de la Lingvosciencan Instituton, profesoron Jevgenij Aleksejevich Bokarev, kiu scipovis Esperanton sed ne povis (aŭ timis) esti instruisto.
 
« Kiam la instruisto, estono Sij Tamm, venis al Moskvo, li pensis, ke oni lin denove malliberigos. Sed li baldau komprenis, ke la tempo ŝanĝiĝis. Nesciante la rusan lingvon, li uzis la [[Rekta metodo|rektan metodon]]. [...] Post tri monatoj ni ekparolis la lingvon kaj partoprenis la esperantistan renkontiĝon en la Moskva ŝak-klubo en bulvardo Tverskoj. [...] Post la festivalo la grupoj kreis organizon "[[Fajrero (klubo)|Fajrero]]". Tamen ĉiuj gvidantoj estis vokitaj al la unuaj departementoj (oficejaj branĉoj de [[KGB|Ŝtata Sekureca Komitato]]) kaj subskribis promeson ne uzi Esperanton kaj ne kontakti alilandanojn. Post kiam la movado reviviĝis, [[Miĥael Giŝpling|Gishpling]], Sergejeva, Korĉagin kaj aliaj gvidantoj de "Fajrero" timis ech montri la nazon en nia klubo. Sed la fajrero jam flamighis<ref>''[http://esperanto.org/Ondo/H-hark32.htm Oni parolas chiujn lingvojn...]'' Aleksandr Harkovskij pri Esperanto dum la Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro 1957 </ref>. »
 
 
Linio 59:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.weltfestspiele.de "Weltfestspiele" - oficiala germanlingva paĝo de la Mondaj Festivaloj]
{{elEL}} [http://www.chengetheworld.org/fr/index.php?op=page&pid=870 kroniko de la Festivaloj (angle)]
{{elEL}} [http://www.weltfestspiele.de/geschichte/ kroniko de la Festivaloj (germane)]
{{elEL}} [http://www.kpoe.at/bund/geschichte/festival.htm paĝo pri la Festivalo en Vieno 1959 (germane)]
{{elEL}} [http://www.kuzeb.ch/karnikl/02-05.htm paĝo pri la Festivalo en Havano 1997 (germane)]
 
== Referencoj ==