Aŭstria Esperanto-Junularo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Punktor (diskuto | kontribuoj) e S-ino Tanzberger petis pri aktualigo; nomo el la oficiala retejo de la Aŭstria estraro pri asocioj. |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj |
||
Linio 1:
La '''Aŭstria Esperanto-Junularo''' ([[germane]]: Österreichische Esperanto-Jugend) - AEJ - estis fondita en [[1965]] kaj havas sian lokon en [[Vieno]]. Ĝi estis fondita en [[Graz]] per la tiama studenta E-klubo tiea.
La fondon en sendependa formo motivis la tiam jam ekzistanta tensio inter la iama Viena E-junularo (DI H.Schalk kaj geamikoj) kaj la estraro de [[AEF]] (D-ro Grimme, Vokal k.a.), kiu kulminis en la definitiva skismo realigita en la posta jaro [[1966]] per la oficiala fondo de AEM ([[Aŭstria Esperanto-Movado]]). Jam dum la [[1960-aj jaroj]] AEJ kunagadis kun [[IEJ]] ([[Italio|italoj]]) kaj [[JEJA]] ([[Jugoslavio|jugoslavoj]]) organizante reciproke junularajn renkontiĝojn en la tri landoj.
Ekde [[1967]] AEJ estas [[Landa sekcio de TEJO|landa sekcio]] de [[TEJO]]. La aktivecoj estas regulaj renkontiĝoj en [[Vieno]], foje okazantaj organizitaj renkontiĝoj kun [[hungario|hungaroj]], [[slovakio|slovakoj]], [[ĉeĥio|ĉeĥoj]], [[germanio|germanoj]]. La revuo ''[[kune]]'' inter la jaroj [[2000]] kaj [[2010]] estis eldonata kunlabore kun la [[Germana Esperanto-Junularo]] (GEJ). Prezidantino estas Judith Stelzhammer .
Linio 12:
== Eksteraj ligiloj ==
{{
[[Kategorio:Aŭstriaj Esperanto-asocioj]]
|