John Bennett: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 5 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1382614)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''John G. BENNETT''' (''John Godolphin Bennett''; n. la [[8-an de junio]] [[1897]] en [[Londono]]; m. la [[13-an de decembro]] [[1974]] en ''Sherbourne'', [[Gloucestershire]]) estis [[britio|brita]] [[matematikisto]], [[filozofo]], [[verkisto]] kaj [[spiriteco|spiriteca instruanto]]. Li dumtempe estis ŝata sekretario en la registaro de Britio kaj gvidis esploran instituton de la brita karbomina industrio. Lia vivo kaj verkaro estis forte ligita al ''Georges I. Gurdjieff'' kaj ties spiriteca sistemo de "kvara vojo".
 
== Vivo ==
Kion li mem nomis sian "serĉon je vero", komenciĝis per preskaŭmorto dum la [[Unua Mondmilito]]. Dum la jaro [[1919]] Bennett sendiĝis al [[Istanbulo]], kie li laboris por la brita [[sekreta servo]] kaj inter alie kontaktiĝis kun turkaj [[derviŝo]]j de la [[Mevlevi]]-ordeno. Dum [[1920]] li pere de rusa ĵurnalisto ekkonis la misteran konscio-instruanton ''Georges I. Gurdjieff'', kiu ĵus estis en Istanbulo. La renkonto tiom impresis la briton, ke li tri jarojn poste vizitis Gurdjieff en ties "instituto por la harmonia evoluo de la homo" en [[Fontainebleau]] proksime de [[Parizo]]. Tamen pro profesiaj kialoj li baldaŭ revis reiri al Anglio, kaj tie dum iom da jaroj kunlaboris kun disĉiplo de Gurdjieff. La [[Dua Mondmilito]] kaj la fina kontraŭado de tiu disĉiplo rilate al Gurdjieff dum iom da tempo interrompis la kontakton. Sed dum [[1947]] Bennett revenis al Gurdjieff en Parizo kaj dum du jaroj kunlaboris en ties grupoj. Post la morto de Gurdjieff dum la jaro [[1949]] Bennett kreis similan spiritecan grupon en Coombe Springs apud Londono. Gurdjieff inspiris la briton serĉi pri la internaj modeloj de spiriteco kaj pri la fontoj de vera scio. Pro tio Bennett esploris pri la devenoj de la instruoj de Gurdjieff kaj entreprenis plurajn vojaĝojn al islamaj landoj de [[Azio]]. Li intense renkontis plurajn influajn aziajn klerulojn, inter alie plurajn gvidajn [[sufio]]jn, sed ankaŭ [[Muhammad Subuh Sumohadiwidjojo]], la [[indonezio|indonezian]] fondinton de la spiriteca [[Subud]]-movado, kaj la [[barato|baratanon]] [[Jogio Mahariŝi Maheŝ]], la fondinton de la ''Transcendenca Meditado''.
 
Aldone al tiuj esploroj pri islamaj kaj alireligiaj spiritecaj tradicioj de Azio, Bennett influigis elementojn el diversaj tradiciaj instruoj, el moderna [[psikologio]] kaj la modernaj natursciencoj en siajn verkojn.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.gurdjieff-legacy.org/70links/g_mission.htm filmeto esploranta la rilaton de J. Bennett al G. Gurdjieff (anglalingvaj paĝoj)]
{{elEL}} [http://www.gurdjieff.org/bennett.htm paĝo pri J. Bennett en retejo pri G. Gurdjieff, kun ligo al tri artikoloj de li (same anglalingve)]
{{elEL}} [http://www.gurdjieff-work.de/pages/bennett.php biografio kaj verkaro (germanlingvaj paĝoj)]
{{PND|118809830}}