Sep jaroj en Tibeto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 21 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q844883)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 31:
*[[Lhakpa Tsamchoe]]
}}
'''Sep jaroj en Tibeto''' – [[angle]] "Seven years in Tibet" – estas kineja filmo de la reĝisoro [[Jean-Jacques Annaud]], kiu baziĝas sur la origine [[germana lingvo|germanlingva]] aŭtobiografia romano "Sieben Jahre in Tibet" de [[Heinrich Harrer]].
 
La romano ĉefe fokusigas la vivstilon de la izolite vivantaj [[Tibeto|tibetanoj]] kaj la politikaj tensioj dum la [[Dua Mondmilito]] kaj la sekva minaco kaj realigo pri la ĉina armea invado de [[Tibeto]], la filmo nur iom kaj pli ĝenerale traktas tion. Anstataŭe multe da tempo uzatas por scenoj, kiuj ne estas troveblaj en la libro, inter alie scenoj de Heinrich Harrer kun sia filo, kiu naskiĝas dum la sepjara forestado de la patro kaj kiu do nur malfrue kaj hezite alproksimiĝas al li. Tamen ĝenerale la filmo bone kaptas la etosojn de nazia [[Aŭstrio]] de la jarto [[1938]], de [[Barato]] regata de la brita armeo, de [[Tibeto]] tradicieme budhisma kaj izolita de la cetera mondo kaj de la armeo de la komunisma [[Popola Respubliko Ĉinio]] ekspansianta senskrupule.
 
== Enhavo de la filmo ==
[[Heinrich Harrer]], tre egocentra aŭstra [[montogrimpisto]] veturas al ekspedicio en la montaro [[Himalajo]], por grimpe konkeri la monton [[Nanga Parbat]], kvankam lia juna edzino estas graveda de li, maltrankviliĝas pri la politika situacio kaj tre kontraŭas lian forveturon – [[Aŭstrio]] ĵus "aliĝis" al [[Nazia Germanio]] kaj senteblas la agresema etoso de proksimiĝanta granda milito. Alveninte en [[Barato]] kaj komencinte la ekspedicion, la [[Dua Mondmilito]] komenciĝas kaj la teamo de montogrimpistoj iĝas militkaptitoj de la brita armeo kontrolanta Baraton. En la militkaptitejo li ricevas leteron de la edzino, kiu petas lian konsenton pri divorco, ĉar ŝi ne eltenas havi edzon neĉeestantan, por kiu la familio evidente ne ŝajnas la plej grava vivocelo.
 
[[Dosiero:IMG 1188ex359 Lhasa Potala.jpg|thumb|left|<center>[[Lasao]]]]
Heinrich Harrer sukcesas fuĝi el la militkaptitejo kune kun iuj kunteamanoj, tuj disiĝas kaj sole ekvojas, sed fine tamen grumblante rekuniĝas kun sia kolego ''Peter Aufschnaiter'' kaj kun li atingas [[Tibeto]]n, landon tute izolitan de la cetera mondo, mediteman kaj tradicieme budhisman. Tie li verkas pri mapo de la ĉefurbo [[Lasao]] kaj ekverkas leterojn al sia al li tute nekonata filo Rolf, kiu kreskas en familio de la patrino kaj ties nova edzo, kiu plenumas la patran rolon. La kolega montogrimpisto dume edziĝas al tibeta virino.
 
Heinrich Harrer invitiĝas de la 14-a [[Dalai-Lamao]] al aŭdienco kaj amikiĝas kun la infana reganto de Tibeto. Laŭ la deziro de la juna [[Dalai-Lamao]] li instruas al li ĉion, kion li scias pri la mondo ekster Tibeto.
 
Post la fino de la Dua Mondmilito, konsciante pri la planoj de la komunisma ĉina armeo invadi Tibeton, Heinrich Harrer planas reveturi al [[Aŭstrio]], sed tiam ricevas leteron de la filo, en kiu tiu neas esti la filo de Heinrich kaj subskribas per la familia nomo de la nova edzo de Ingrid. Heinrich Harrer devas konscii, ke ĉiuj personaj ligiloj al sia familio en Eŭropo estas detruitaj, kaj decidas resti en Tibeto.
 
Dum la jaro 1950 Tibeto konkeriĝas fare de la komunisma ĉina armeo. Heinrich Harrer plu restas, ĝis la Dalai-Lamao definitive estas proklamita la religia kaj politika gvidanto de la – laŭ [[Popola Respubliko Ĉinio]] ne plu ekzistanta – ŝtato Tibeto, kaj nur tiam forlasas Tibeton rezulte al la premoj de la Dalai-Lamao, kiu kuraĝigas lin tamen reserĉi la kontakton al la filo.
 
== Reago de Popola Respubliko Ĉinio ==
Rezulte de la filmo, kiu samkiel la baza romano klare montris simpation por la popolo de [[Tibeto|tibetanoj]] kaj kritikon pri la ĉina armea invado de [[Tibeto]], la reĝisoro [[Jean-Jacques Annaud]], sed ankaŭ la aktoroj [[Brad Pitt]], David Thewlis kaj Jamyang Jamtsho Wangchuk estis kondamnita de la registaro de la komunista [[Popola Respubliko Ĉinio]] dumvive ne rajti vojaĝi al Ĉinio.
 
== Premioj ==
Linio 59:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} {{IMDb titolo|tt0120102}}
 
[[Kategorio:Usonaj filmoj]]