Manufakturo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[Dosiero:Saechsische_Porzellanmanufaktur.jpg|thumb|240px|<center>[[Saksio|saksia]] [[porcelano]]-manufakturo]]
'''Manufakturo''' (de la [[latina]]j vortoj ''manus'' – mano, kaj ''facere'' – fari, produkti, do laŭvorte "manfarejo") laŭ [[PIV]] estas granda laborejo, kie oni produktas progrande komercaĵojn el krudaj produktoj. Temas pri transira produkta formo de [[metio|metia laborado]], kiu ĝis la [[mezepoko]] estis praktike la sola produktoformo, al [[fabriko|fabrika produktado]], kiu karakterizas la kreon de plej multaj komercaĵoj ekde la [[19-a jarcento]]. Manufakturoj en [[Eŭropo]] ekestis dum la en la frua [[moderna epoko]] kaj laŭ privata kaj laŭ ŝtata entreprenado, kaj estis la domina produktoformo dum la [[17-a jarcento|17-a]] kaj [[18-a jarcento]]j.
 
== Ekesto ==
Manufakturo povas ekesti laŭ du vojoj:
 
# La kunvenigo de diversaj [[metio]]j en unu laborejo. Antaŭe malcentre laborintaj metiistoj de diversaj profesoj decidiĝas centre eklabori sub unu tegmento: [[tornado|lignotornistoj]], metalistoj/[[seruristo]]j kaj [[orumisto]]j kaj fakuloj de aliaj profesioj ekzemple kunlaboris en manufakturo pri produktado de [[kaleŝo]]j.
 
# La dispecigo de metia laboro. Multaj taskoj de profesio en tiaspeca manufakturo estis disigitaj al unuopaj etaj paĝoj kaj farataj pere de forte specialigitaj laboristoj. Tiel ekzemple manufakture produktiĝis [[teksaĵo]]j, [[tapiŝo]]j (ekzemple la [[manufakturo Gobelin]] en [[Parizo]]) aŭ [[porcelano|porcelanaĵoj]].
 
Kunlaborigo kaj dispecigo de laboraj paŝoj estis la fundamentoj de la labordivido, kiu en la posta industriigita epoko ankoraŭ pli forte perfektiĝis. Sed ankaŭ en la manufakturoj tiuj fundamentaj principoj de labora reorganiziĝo jam gvidis al signifa altigo de la produktiveco. La teknika progreso en la manufakturoj tamen ne jam estis industriigo, sed surbaze de daŭre permana kaj plejparte senmaŝina laboro nur plibonigis la kunlaboron inter diversaj metiistoj, subtenis la uzon de novaj manlaboraj instrumentoj kaj la plifajnigon de ekzistantaj metiaj teknikoj.
 
La ekonomika instruo de la frua [[Merkantilismo]] mezuris la riĉecon de nacia ekonomio je la posedo de financaj rimedoj – precipe [[oro]]. Por pliigi la riĉecon de ŝtato, la feŭdaj regantoj ricevis la konsilon malpliigi la aĉeton de luksaj varoj, kaj anstataŭe pliigi la vendon de propraj produktaĵoj kaj kaj tial atingi [[spezo]]-[[bilanco]]n, en kiu la [[enspezo]]j superis la [[elspezo]]jn.
 
Tiucele do gravis la kvanta kaj kvalita kreskigo de propraj produktaxjoj, kaj al tio signife kontribuis la manufakturoj. Tiuj karakteriziĝis per la ekonomiaj principoj de la [[kapitalismo]], do la divido de la laboristoj disde la posedo de siaj laboriloj, kaj la laborpaŝaj novorganiziĝoj, kiuj celis plialtigi la produktadon. La manufakturoj grave plialtigu la produktadon de propraj vendeblaj varoj kaj samtempe reduktu la laborkostojn. Tiuj principoj, kiuj poste dum la epoko de industriigo ekregis la kompletan ekonomian vivon, nomiĝas "manufaktura kapitalismo".
Linio 33:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://blog.zunftnetz.org/2008/11/11/ rondrigardo tra elektitaj manufakturoj (germanlingve)]
{{elEL}} [http://www.brandeins.de/home/inhalt_detail.asp?id=2433 "manfarita en Germanio" | modernaj manufakturoj ]
 
[[Kategorio:17-a jarcento]]