Monumento de Franklin Delano Roosevelt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 9 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q592198)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 32:
La '''Monumento de Franklin Delano Roosevelt''' – [[angle]] ''Franklin Delano Roosevelt Memorial'' - en la [[Okcidenta Potomaka Parko]] de la usona ĉefurbo [[Vaŝingtono]] memorigas pri [[Franklin Delano Roosevelt]], kiu inter la jaroj [[1933]] kaj [[1945]] estis la [[prezidento de Usono]], do gvidis la ŝtaton en la tempo, kiam en centra Eŭropo regis la diktatora reĝimo de [[Nazia Germanio]], kaj kiam plitensiiĝis la internacia politika situacio ĝis ekde la jaro 1939 ardis la [[Dua Mondmilito]].
 
[[Dosiero:FDR chair.jpg|thumb|left|240px|<center>statuo de Franklin Delano Roosevelt sur sia [[rulseĝo]]]]
La memorejo inaŭgurita la [[2-an de majo]] [[1997]] ampleksas suman areon de 30.000 m². Kvar diversaj areoj gvidas tra 12 jaroj de la historio de Usono, ĉiu areo reprezentas unu oficperiodon de Franklin Delano Roosevelt. Skulptaĵoj kreitaj laŭ historiaj fotoj montras la prezidenton kun sia hundo kaj sur rulseĝo. Aliaj skulptaĵoj montras scenojn de la [[Granda Depresio]], ekzemple homojn aŭskultantajn radiofonan parolaĵon de Roosevelt aŭ virojn en atendovico antaŭ supa kuirejo. Bronza statuo de la prezidenta edzino [[Eleanor Roosevelt]] antaŭ la flago de la [[Unuiĝintaj Nacioj]] memorigas pri ŝia engaĝiĝo pri la interŝtata organizaĵo.
 
Linio 38:
 
 
Flua akvo estas grava fizikaj kaj metafora ero de la memorejo. Ĉiu areo enhavas akvofalon. Irante de unu areo al la venonta, la akvofaloj pligrandiĝas kaj plikompleksiĝas, respegulante la kreskantan kompleksecon de la prezidenteco vidalvide de la grandaj sociaj ŝanĝoj de la [[Granda Depresio]] kaj la [[Dua Mondmilito]].
 
Pli etaj akvofaloj inter la areoj kaj [[reflektobaseno]] donas al la temo akvo kontinuecon.
 
La monumento estis planita fare de ''Lawrence Halprin'' kaj enhavas skulptaĵojn kaj pliajn artaĵojn de '' Leonard Baskin, Neil Estern, Robert Graham, Thomas Hardy'' kaj ''George Segal''.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Commonscat|Franklin Delano Roosevelt Memorial}}
{{elEL}} [http://www.nps.gov/fdrm/ oficiala registara retejo pri la monumento]
 
[[Kategorio:Vaŝingtono]]