Arnold Rosé: Malsamoj inter versioj

9 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
e
Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
e (Roboto: Forigo de 6 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q215647))
e (Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj)
'''Arnold Josef Rosé''' (n. [[24-an de oktobro]] [[1863]] en [[Iaşi]]; m. [[25-an de aŭgusto]] [[1946]] en [[Londono]]; origine ''Arnold Josef Rosenblum'') estis [[violono|violonisto]] kaj muzikinstruisto.
 
== Vivo ==
Arnold Rosé studis violonon ekde 1874–77 ĉe la Konservatorio de la Asocio de Muzikŝatantoj je Vieno ĉe Karl Heißler. Koncertoturneoj kondukis lin al Germanio, kie li en 1879 debutis kun la [[Gewandhausorchester Leipzig]], kaj al Parizo. Ekde 1881 ĝis 1938 li estis [[koncertmajstro]] de la Viena Kortegopera Orkestro kaj membro de la Vienaj Filharmoniistoj. En la jaroj 1888 ĝis 1896 li foje ankaŭ sinprezentis kiel koncertmajstro en la orkestro de la [[Festivalo de Bayreuth]] kaj ekde 1903 li membris la Vienan Kortegomuzikan Kapelon.
 
En la jaroj 1893 ĝis 1901 li instruis ĉe la Konservatorio de la Asocio de Muzikŝatantoj je Vieno kaj ekde 1908 ĝis 1929 ĉe la Viena Muzikakademio. Kun la ''Rosé-Kvarteto'' fondita de li (kun Paul Fischer, 2-a violono; Anton Ruzitska, vjolo kaj Friedrich Buxbaum, violonĉelo), li faris multajn turneojn. La kvarteto fariĝis unu el la plej famaj siatempaj kaj sindediĉis krom la klasika repertuaro precipe ankaŭ al la verkoj de samtempaj komponistoj kiel [[Johannes Brahms|Brahms]], [[Erich Wolfgang Korngold|Korngold]], [[Franz Schmidt (komponisto)|Schmidt]], [[Arnold Schönberg|Schönberg]] kaj [[Anton Webern|Webern]]. De Schönberg ĝi unuan fojon prezentis en 1902 la arĉseksteton ''Verklärte Nacht'' op. 4 kaj la unuajn du arĉkvartetojn en 1907 kaj en 1908.
 
Rosé ekde 1902 estis edzo de fratino de [[Gustav Mahler]], Justine (1868–1938). Lia filo Alfred (1902–1975) estis pianisto, dirigento, komponisto; lia filino [[Alma Rosé|Alma]] (1906–1944) ankaŭ estis violinisto kaj pereis en [[Aŭŝvico (koncentreja komplekso)|ekstermejo Aŭŝvico]]. Estante [[Judoj|judo]] Arnold Rosé devis fuĝi post la anekso de Aŭstrio far Germanio la 12-an de marto 1938 al Londono. Tie li kunlaboris ankoraŭ kun la ''Austrian Academy'' kaj sinprezentis kun sia kvarteto, La lasta publika koncerto okazis en 1945.
[[Dosiero:Grinzinger Friedhof - Arnold Rose.jpg|thumb|Tombo de Justine, Arnold kaj Alma Rosé sur la tombejo ĉe Grinzing]]
 
== Dekoracioj ==
* [[Max Reger]] dediĉis al li sian ''Suite im alten Stil'', op. 93
* Franz-Joseph-Ordeno
 
== Literaturo ==
* [[Felix Czeike]]: ''Historisches Lexikon Wien'', Band 4. Kremayr & Scheriau, Wien 1995, ISBN 978-3-218-00546-3, S. 693.
* ''Handbuch österreichischer Autorinnen und Autoren jüdischer Herkunft 18. bis 20. Jahrhundert.'' Band 2 J-R. Hrsg.: Österreichische Nationalbibliothek, Wien. Bearb. v. Susanne Blumesberger, Michael Doppelhofer, Gabriele Mauthe. K. G. Saur, München 2002, ISBN 978-3-598-11545-5.
* ''[[Oesterreichisches Musiklexikon]]''. Band 4. Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 2005, ISBN 978-3-7001-3046-8.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{elEL}} [http://www.aeiou.at/aeiou.encyclop.r/r813148.htm Österreich-Lexikon – Arnold Josef Rosé]
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Rose, Arnold}}
 
[[Kategorio:Klasikaj violonistoj]]
[[Kategorio:Elmigrintoj]]
112 889

redaktoj