Diemtigen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 18 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q65957)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 14:
|mapo=[[Dosiero:Karte Gemeinde Diemtigen 2010.png|thumb|285px|center|<small>Mapo de Diemtigen</small>]]}}
 
== Pri la komunumo ==
'''Diemtigen''' estas komunumo en [[Kantono Berno]], [[Svislando]]. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnova [[distrikto Suba Simme-Valo]], kaj ek de la 1-a de januaro [[2010]] ĝi estas parto de la nova [[administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo]]. Ĝi havis 2145 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
 
== Geografio ==
La komunumo Diemtigen etentiĝas en la tiel nomita ''Valo de Diemtigen'' suda flankvalo de la Simme-Valo, tra kiu fluas la proksimume 14 kilometrojn longa rivero ''Chirel'', flankrivero de [[Simme]]. La komunumo konsistas el ok vilaĝoj, kiel oni en la loka alemana dialekto diras ''Bäuerten'', kiuj nomiĝas [[Oey]], [[Diemtigen]], [[Bächlen]], [[Horben (Diemtigen)|Horben]], [[Riedern]], [[Entschwil]], [[Zwischenflüh]] kaj [[Schwenden]]. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 2652 m [[s.m.]] sur la kulmino de la monto ''Männlifluh'' la plej malalta punkto sur alteco de 640 m [[s.m.]] sur la tereno ''Burgholz'' apud la bordo de la rivero [[Simme]].
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Diemtigen limas en nordo al [[Erlenbach en Simme-Valo]], en nordoriento al [[Wimmis]], en oriento al [[Reichenbach en Kander-Valo]] kaj al [[Frutigen]], en sudoriento al [[Adelboden]], en sudo [[Sankt-Stefano BE|Sankt-Stefano]], en sudokcidento al [[Zweisimmen]], en okcidento al [[Boltigen]], kaj en nordokcidento al [[Oberwil en Simme-Valo]] kaj [[Därstetten]].
 
== Trafiko ==
La Valo de Diemtigen kun la escepto de la vilaĝo Oey situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Oey, kiu troviĝas ĉe la alflueno de la rivero Chirel al Simme, situas ĉe la kantona ĉefvojo de [[Spiez]] al [[Zweisimmen]] kaj tie ankaŭ troviĝas la stacidomo de Diemtigen ĉe la trajnlinio de [[Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo]] de Spiez al Zweisimmen. De stacidomo de Oey buslinio konektas la setlejojn en la Diemtgen-Valo kun la publika trafikreto.
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Diemtigen datiĝas el la jaro [[1257]] kiel ''Diemtingen''. En la jaro [[1439]] la urbo [[Berno]] akiris la [[jurisdikcio|jurisdikcion]]n pri Diemtigen.
 
== Eksteraj Ligiloj ==
{{elEL}}[http://www.diemtigen.ch Oficiala retejo de la komunumo Diemtigen]
{{elEL}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D460.php Diemtigen en la Historia Leksikono de Svislando]
 
<br>