La Neuveville: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 20 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q69476)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 16:
|priskribo de mapo=Mapo de La Neuveville}}
 
== Pri la komunumo ==
'''La Neuveville''' estas historia [[Listo de urboj en Svislando|urbeto]],
komunumo kaj ĉefloko de la [[distrikto La Neuveville|samnoma distrikto]] en [[Kantono Berno]], [[Svislando]]. Ĝi havis 3478 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
 
== Geografio ==
La urbeto La Neuveville situas ĉe la sudokcidenta bordo de la [[Lago de Bielo]] ĉe la nordorienta piedo de la monto [[Chasseral]], kiu apartenas al la [[Ĵurasa montaro]]. Al la komunumo apartenas krom la urbeto mem ankaŭ la vilaĝo [[Chavannes]] (germane ''Schafis'') kaj diversaj izolitaj bienoj.
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo La Neuveville limas en nordo al [[Prêles]], en oriento al [[Ligerz]], en sudo al la [[Lago de Bielo]], en sudokcidento al [[Le Landeron]] ([[Kantono Neŭŝatelo|NE]]), kaj en okcidento al [[Lignières NE|Lignières]] ([[Kantono Neŭŝatelo|NE]]).
 
== Trafiko ==
La Neuveville disponas pri ideala trafika situacio. La urbeto havas stacidomon ĉe la grava trajnlinio de [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]] de [[Bielo]] al [[Neŭŝatelo]], kiu estas parto de la linio de [[Romanshorn]] tra [[Zuriko]], [[Bielo]], [[Neŭŝatelo]] al [[Laŭzano]] kaj [[Ĝenevo]] respektive de la linio de [[Bazelo]] al [[Laŭzano]]. La urbo atingeblas ankaŭ per la ŝipoj, kiuj cirkulas sur la [[Lago de Bielo]] kaj la [[Lago de Neŭŝatelo]] kaj ekzistas [[poŝtaŭto|poŝtaŭtolinio]]linio al [[Erlach BE|Erlach]].
 
La urbeto situas ankaŭ ĉe la [[svisa aŭtovojo A5]], al kiu ĝi posedas propran alveturejon. La parto inter La Neuveville kaj Bielo ankoraŭ estas en konstruo (stato decembro 2009).
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de La Neuveville datiĝas el la jaro [[1314]] kiel ''Nova-villa''.
 
Okaze de elfosoj ĉe la ''Blanka Preĝejo'' oni malkorvris restaĵojn de setlejoj el la [[bronzepoko]]. Tomboj indikas pri la ekzisto de preĝejo en la [[karola epoko]]. En la jaro [[999]] la regiono de La Neuville per donaco de la [[Abatejo Moutier-Grandval]], kiu sur la teritorio de la hodiaŭa La Neuville posedis plurajn bienoj, fariĝis havaĵo de la [[Princabatejo Bazelo]]. Inter la jaroj [[1283]] ĝis [[1288]] la princabato ''Henriko de Isny'' konstruigis super la hodiaŭa urbo la kastelon [[Kastelo Schlossberg|Schlossberg]], kiel defendilo kontraŭ la princlando Neŭŝatelo. En la jaro [[1310]] la princabato ''Gérard de Vuippens'' pro la samaj motivoj fondis al urbeton. Ĝis la konkero fare de la [[Francoj]] la urbeto estis voktejĉefurbo de la Princepiskopejo Bazelo. Tiam la urbeto dum mallonga tempo de 1797 ĝis 1800 estis la ĉefurbo de la franca departemento [[Mont Terrible]], de [[1800]] ĝis [[1813]] ĝi apartenis al la franca departemento [[Haut-Rhin]]. En la jaro [[1815]] la urbeto de la [[Viena Kongreso]] estis atribuita al la [[Kantono Berno]] kaj fariĝis tiel parto de [[Svislando]]. Ĝis la jaro [[1846]] la urbeto apartenis la la berna [[distrikto Erlach]]. Ek de 1846 ĝi estas ĉefloko de la tiam kreita franclingva [[distrikto La Neuveville]].
 
== Vidu ankaŭ ==
{{elEL}}[[Distrikto La Neuveville]]
 
== Eksteraj Ligiloj ==
* [http://www.neuveville.ch Oficiala retejo de la komunumo La Neuveville]
* [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D431.php La urbeto La Neuveville en la Historia Leksikono de Svislando]
{{komunejokat|La Neuveville|La Neuveville }}
<br>
{{Navigilo:Komunumoj de la administra distrikto Berna Ĵuraso}}
{{Navigilo:Komunumoj de la distrikto La Neuveville}}
 
 
[[Kategorio:Urboj de Svislando]]