Chrudimka: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 5 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1088409)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 3:
Chrudimka (''Ĥrudimka'') estas rivero de la [[regiono Pardubice]] en [[Ĉeĥa respubliko]]. Antaŭe nomata ankaŭ Kamenice aŭ Ohebka (laŭ la burgo Oheb). La rivero mezuras 104,4 km kaj la areo de la riverbaseno estas 858,5 km2.
 
== Karaktero de la fluejo. ==
La rivero elfontas en supermara alteco 680 metrojn super la vilaĝo [[Filipov]]. Kiel la ĉefa fonto, el kelkaj, estas trovita puteto en „Malnova barita arbaro“. Supera kaj meza partoj de la rivero Ĥrudimka estas ornamataj per pitoreska naturo de Ĵdjara montetaro (Žďárské vrchy) kaj Feraj montoj (Železné hory). Kiel pli granda rivereto ĝi enfluas en akvo-rezervujon [[Hamry]] ĉe urbeto [[Hlinsko]]. Jam kiel rivero ĝi fluas tra Hlinsko kaj per multaj meandroj plibeligas protektitajn naciajn memoraĵojn [[Reĝa segilo]] (Králova pila) kaj [[Gaja monteto]] (Veselý kopec). La rivero poste trafluas en profunda intermontejo, kie sub la ruino de iama burgo Oheb je momento haltigas la akvon valbaraĵo [[Seč]]. Post du kilometroj estas baraĵo Seč II, kaj pluaj baraĵoj Křížanovice I. kaj Křížanovice II. Suba parto, kiam la rivero postlasas la urbon [[Chrudim]], trafluas jam en riverbaseno de Elbo. En ebena parto la traflua rapideco malgrandiĝas, do ofte en tiu ĉi areo ekestas danĝero de inundoj. En Ĥrudimka enfluas tie ĉi ankaŭ rivero [[Novohradka]]. Jam en [[Pardubice]] en la riveron enfluas artefarita kanalo [[Halda]], restaĵo post eksa fiŝlaga sistemo en ĉirkaŭaĵo de urbo [[Pardubice]].Post 104,4 km, super elba riverkluzo, la akvo de Ĥrudimka miksiĝas kun akvo de [[Elbo]] (Labe).
 
== Akvobaraĵoj kaj profituzo. ==
 
== Hamry ==
konstruita en la jaro 1912, 17m alta – rezervujo de la trink-akvo
 
== Seč I ==
konstruita 1935, 42m alta, ŝtona – rezervujo de la trink-akvo, produktado de la elektroenergio, kontraŭinunda protektaĵo, somerloko por kvieta libertempo
 
== Seč II ==
konstruita 1947, egaliga baseno, produkto de la elektroenergio
 
== Křížanovice I ==
konstruita en la jaro 1954, fero-betona, 28 metroj alta, rezervujo de trink-akvo, produktado de elektroenergio, kontraŭinunda protektajo
 
== Křížanovice II (Práčov) ==
konstruita 1954 - egaliga baseno, rezervujo de la trink-akvo, produktado de la elektroenergio
 
== Turismaj interesaĵoj. ==
Instrua itinero tra la regiono de Ĥrudimka linias ekde fonto, laŭlonge de la rivero, al pli ol 30 vidindaĵoj kaj interesaĵoj kaj ĝi mezuras 82 kilometrojn.
 
== Eksteraj ligoj. ==
{{commons|Category:Chrudimka}}
{{elEL}} [http://cs.wikipedia.org/wiki/Chrudimka]
 
 
[[Kategorio:Distrikto Pardubice]]