Ammerswil: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 19 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q65198)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 14:
}}
 
== Pri la komunumo ==
''' Ammerswil''' (prononcu ''amrsvil'') estas komunumo en la [[distrikto Lencburgo]] de [[Kantono Argovio]], [[Svislando]]. Ĝi havis 659 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
 
== Geografio ==
Ammerswil situas en transa valo inter la valoj de la rivero [[Bünz]] kaj ''Seetal''. La valon senakvigas al okcidento la rojo ''Tribach'', kiu post [[Egliswil]] nomiĝas ''Lenzburger Stadtbach'' [Urba rojo de Lencburgo] kaj alfluas al [[Aabach (Seetal)|Aabach]], kaj al oriento la rojo ''Krebsbach'', kiu alfluas al [[Bünz]].
 
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,19 km², de kiuj iomete pli ol la duono, nome 1,85 km², estas kovritaj de [[arbaro]] kaj 0,29 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto situas sur alteco de 610 m [[s.m.]] norde de la kulmino de la monto ''Hochwacht'', kaj la plej malalta punkto sur alteco de 430 m [[s.m.]] ĉe la suba ponto trans Krebsbach.
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Ammerswil limas en nordo al [[Hendschiken]], en oriento al [[Dintikon]], en sudo al [[Egliswil]], kaj en okcidento al la distriktĉefurbo [[Lencburgo]], al kies poŝtkoda distrikto la vilaĝo apartenas.
 
== Trafiko ==
[[Dosiero:Ammerswil vilagheniro 291.jpg|thumb|left|150px|<small>Vilaĝeniro de Ammerswil</small>]]
La vilaĝo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La plej proksima alveturejo al la [[svisa aŭtovojo A1]] situas en Lencburgo en distanco de proksimume 3 kilometroj nordokcidente. La vilaĝo estas konektita al la publika trafikreto pere de loka buslinio de [[Lencburgo]] al [[Dintikon]].
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Ammerswil datiĝas el la jaro [[893]] kiel ''Onpretiswilare''.
 
En [[mezepoko]] en Ammerswil unue regis la [[Grafoj de Lencburgo]], ilin sekvis en la jaro [[1773]] la [[Grafoj de Kiburgo]] kaj en la jaro [[1264]] ties heredantoj, la [[Habsburgoj]]. En ties nomoj la habsburgaj [[vasalo|vasaloj]]j, la [[Senjoro|Senjoroj]]j de Hallwyl, ek de [[1331]] plenumigis la malaltan [[jurisdikcio|jurisdikcion]]n en la loko. La malalta jurisdikcio poste al la Baronoj de Fidingen, tiam al la Baronoj de Grünenberg kaj fine al la Baronoj de Ballmoos.
 
En la jaro [[1415]] la [[Svisa Ĵurkomunumo]] konkeris Argovion kaj Ammerswil fariĝis nun parto de la [[Berno|berna]] regejo, nome de Berna Argovio. Ammerswil ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio apartenis al la tribunala distrikto de [[Othmarsingen]] en la [[vokto|voktejo]] [[Lencburgo]].
Linio 38:
Kiam en la jaro [[1798]] okaze de la [[Helveta Revolucio]] francaj trupoj liberigis Argovion, Ammerswil fariĝis komunumo de la [[distrikto Lencburgo]] en la nove fondita [[Kantono Argovio]].
 
== Eksteraj Ligiloj ==
{{elEL}}[http://www.ammerswil.ch Oficiala retejo de la komunumo Ammerswil]
{{elEL}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1756.php Ammerswil en la Historia Leksikono de Svislando]