Hendschiken: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 18 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q65319)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 14:
}}
 
== Pri la komunumo ==
''' Hendschiken''' estas komunumo en la [[distrikto Lencburgo]] de [[Kantono Argovio]], [[Svislando]]. Ĝi havis 940 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
 
== Geografio ==
La komunumo Hendschiken situas ĉe la bordo de la rivero [[Bünz]], kiu pasas proksimume 200 metroj oriente de la vilaĝokerno. La ebenaĵo, kiun hodiaŭ kovras la vilaĝo, ĝis komence de la 20-a jarcento ankoraŭ estis [[marĉo]], kiu tiam estis sekigita.
 
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,52 km², de kiuj 0,86 km² estas kovritaj de [[arbaro]] kaj 0,62 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 535 m [[s.m.]] iomete sub la kulmino de la monto ''Lütisbuech'', dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 398 m [[s.m.]] en nordo ĉe la bordo de la rivero [[Bünz]] apud la limo al [[Othmarsingen]].
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Hendschiken limas en nordo al [[Othmarsingen]], en oriento al [[Dottikon]], en sudoriento al [[Villmergen]], en sudo al [[Dintikon]], en sudokcidento al [[Ammerswil]], kaj en okcidento al la distriktĉefurbo [[Lencburgo]].
 
== Trafiko ==
La stacidomo de Hendschiken disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]] de [[Bazelo]] tra [[Brugg]] al [[Zugo]]. En tiu stacidomo haltas lokaj trajnoj al [[Araŭo]], [[Muri AG|Muri]], [[Rotkreuz]] kaj [[Othmarsingen]]. Matene kaj vespere ankaŭ ekzistas rektaj trajnoj al [[Zuriko]].
 
Tra Hendschiken pasas la kantona ĉefvojo de Lencburgo al Zugo kaj en distanco de nur du kilometroj en Othmarsingen troviĝas la plej proksima alveturejo al la [[svisa aŭtovojo A1]].
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Hendschiken datiĝas el la jaro [[1160]] ''Hentschikon'' en la ''Acta Murensia''.
 
En [[mezepoko]] bienposedantoj en Hendschiken estis la [[Monaĥejo Muri]], la [[Monaĥejo Säkingen]], la [[Monaĥejo Sankt-Urban]], la [[Grafoj de Lencburgo]] kaj la [[Senjoroj de Hallwyl]]. Granda parto de la bienoj transiris en la 14-a jarcento al la [[Monaĥejo Königsfelden]]. La alta jurisdikcio apartenis unue al la Grafoj de Lencburgo, poste al la [[Kiburgoj]] kaj ek de [[1264]] al la [[Habsburgoj]]. La malaltan jurisdikcion posedis la habsburgaj vasaloj, la Senjoroj de Hallwyl.
Linio 39:
Kiam en la jaro [[1798]] okaze de la [[Helveta Revolucio]] francaj trupoj liberigis Argovion, Hendschiken fariĝis komunumo de la [[distrikto Lencburgo]] en la nove fondita [[Kantono Argovio]].
 
== Eksteraj Ligiloj ==
{{elEL}}[http://www.hendschiken.ch Oficiala retejo de la komunumo Hendschiken]
{{elEL}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1763.php Hendschiken en la Historia Leksikono de Svislando]