Brunegg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 20 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q64656)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 14:
}}
 
== Pri la komunumo ==
''' Brunegg''' estas komunumo en la [[distrikto Lencburgo]] de [[Kantono Argovio]], [[Svislando]]. Ĝi havis 612 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
 
== Geografio ==
Brunegg situas ĉe la suda fino de la ebenaĵo Birrfeld. Okcidente de la vilaĝo leviĝas la monto ''Chestenberg'', kiu apartenas al la [[Ĵurasa Montaro|Argovia Ĵuraso]] kaj sur kies orienta krestofino tronas la [[Kastelo Brunegg]], kiu estis konstruita en la [[13-a jarcento]] kaj donis sian nomon al la komunumo.
 
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,55 km², de kiuj 0,40 km² estas kovritaj de [[arbaro]] kaj 0,46 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 590 m [[s.m.]] sur la kresto de la monto ''Chestenberg'', dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 409 m [[s.m.]] ĉe la nororienta limo de la komunumo.
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Brunegg limas en nordo al [[Birr AG|Birr]], en nordoriento al [[Birrhard]], en sudoriento al [[Mägenwil]], en sudo al [[Othmarsingen]], kaj en okcidento al [[Möriken-Wildegg]].
 
== Trafiko ==
Kvankam la trajnlinio de [[Svisaj Federaciaj Fervojoj]] de [[Lencburgo]] al [[Brugg]] pasas rekte tra la vilaĝo, la komunumo ne disponas pri stacidomo aŭ trajnhaltejo. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per buslinio al Lencburgo kaj [[Mägenwil]].
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de [[Wohlen AG|Wohlen]] al [[Brugg]] kaj nur 1 kilometron sude de la vilaĝo centro situas la alveturejo Mägenwil al la [[svisa aŭtovojo A1]].
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Brunegg datiĝas el la jaro [[1273]] kiel ''Brunegge''.
 
La vilaĝo dankas sian ekziston al la samnoma kastelo, kies celo estis la protekto de la [[Habsburgoj|habsburga]] kernlando. La kastelon loĝis habsburgaj [[vasalo|vasaloj]]j, kiuj ankaŭ posedis la malaltan jurisdikcion pri la vilaĝo.
 
En la jaro [[1415]] la [[Svisa Ĵurkomunumo]] konkeris Argovion kaj Brunegg fariĝis nun parto de la [[Berno|berna]] regejo, nome de Berna Argovio. Dintikon ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio apartenis al la tribunala distrikto de [[Othmarsingen]] en la [[vokto|voktejo]] [[Lencburgo]].
Linio 39:
Kiam en la jaro [[1798]] okaze de la [[Helveta Revolucio]] francaj trupoj liberigis Argovion, Brunegg fariĝis komunumo de la [[distrikto Lencburgo]] en la nove fondita [[Kantono Argovio]].
 
== Eksteraj Ligiloj ==
{{elEL}}[http://www.brunegg.ch Oficiala retejo de la komunumo Brunegg]
{{elEL}}[http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1758.php Brunegg en la Historia Leksikono de Svislando]